Monta egotelo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Aegotheles albertisi (Sclater, PL, 1874) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Monta egotelo (Aegotheles albertisi) estas malgranda ĝis mezgranda, sekretema noktula specio de birdoj de la genro Aegotheles en la familio Egoteledoj. Ĝi estas endemia de altaj teroj de Nov-Gvineo. Ĝia natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.
Taksonomio kaj originoj
[redakti | redakti fonton]La Monta egotelo apartenas al la familio de Egoteledoj, ordinare konata kiel noktokaprimulgoj aŭ strigokaprimulgoj. Ĝi enhavas unusolan vivantan genron, Aegotheles, kiu siavice enhavas dek vivantajn speciojn (nome Granda egotelo, Stela egotelo, Moluka egotelo, Makula egotelo, Monta egotelo, Novkaledonia egotelo, Stria egotelo, Birdokapa egotelo, Karimua egotelo kaj Aŭstralia egotelo).[1] Estas unu konata formortinta egotelo, apartenanata al sia propra genro, Megaegotheles.
La Monta egotelo estas plej proksime parenca al la Arĉbolda egotelo (Aegotheles archboldi), kun kiu ĝi formas superspecion. La du specioj antaŭe estis konsiderataj samspeciaj, poste ili estis nomumitaj simpatriaj en la regiono de la Paniai-lagoj.[2] Plej lastatempe, la Arĉbolda egotelo estis kunigita kun la Monta egotelo en la taksonomia ĝisdatigo de eBird de 2022.[3] Entute, kvar diversaj specioj kaj subspecioj (A. albertisi albertisi, A. albertisi salvatorii, A. albertisi wondiwoi, A. archboldi) estis inkluditaj sub la Monta egotelo, kiu nun estas konsiderata monotipa. La kuniĝo ŝuldiĝas al plumaraj varioj viditaj inter la kvar.
Identigo
[redakti | redakti fonton]Strigokaprimulgoj havas larĝajn bekoformajn, mallongajn krurojn kaj vertikalan pozon.[1] Iliaj okuloj estas orientitaj antaŭen kaj estas protektitaj per aro da bridaj harecplumoj.[4] La Monta egotelo estas malgranda malhela strigokaprimulgo, 18-22 cm longa kun enverguro de ĉirkaŭ 50 cm kaj pezo de 25-40 g.[2] Maskloj kaj inoj estas similaj laŭ grandeco kaj plumaro.
Plumaro
[redakti | redakti fonton]La Monta egotelo montras grandan kvanton da plumarŝanĝebleco laŭ individuo.[5] Kolormorfoj trovitaj en difinita populacio varias de malhelbruna ĝis ruĝecbruna kun multaj mezaj nuancoj. Ekzistas ankaŭ granda individua vario en la strukturo de la plumaro. La vario en plumaro malsukcesigis provojn klasifiki populaciojn en apartajn taksonojn. Individua plumarvario estas pli malkonsekvenca ol geografia plumarvario, kio faras la plej multajn diferencojn priskribitajn en subspecioj necertaj.[5] La komplekseco kaj observita varieco de plumaroj verŝajne servas kiel kamuflaĵo kontraŭ la arbara fono.
Ĝenerale, la supraj partoj kaj flugilkovriloj estas ruĝecbrunaj aŭ brunaj kun grizecblankaj makuloj. Junuloj povas esti pli ruĝecbrunaj ol plenkreskuloj. Estas sablokoloraj flankaj kronstrioj kaj elstara bruneta makulo malantaŭ ĉiu okulo. La kolumo estas grizecblanka aŭ pale sablokolora, mallarĝa ĉirkaŭ la malantaŭa kolo. La flankoj de la kolo kaj la gorĝo estas makulecaj kaj striecaj brune. La subaj partoj estas pale sablokoloraj aŭ blankecaj, pukntecaj kaj makulecaj brune; markoj ofte formas klaran V-formon laŭ la brusto malsupren.
Habitato kaj distribuado
[redakti | redakti fonton]La Monta egotelo troviĝas ĉefe en la montaj arbaroj de Nov-Gvineo. Ili estas specio, kiu preferas areojn kun densa foliaro aŭ arbaraj randoj.[5] Ili povas troviĝi ankaŭ en arb-filikaj savanoj kaj ĝardenoj.[2] Ili troviĝas je altitudoj variantaj de 1 200 ĝis 2 700 metroj. Ĉi tiu specio preferas loĝi en malsekaj medioj, kie la klimato subtenas riĉan diversecon de insekta vivo por subteni ilian manĝoniĉon.[5][2]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Oni supozas, ke montaj egoteloj estas noktulaj aŭ eble krepuskulaj.[2] Dumtage ili estas kamufla specio, verŝajne kaŝiĝanta de predantoj en arbokavaĵoj.
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La krio estas priskribita kiel du ĝis kvar, sed kutime tri, meztonaj, malrapidaj, iom raŭkaj fajfoj.[2] La notoj estas egaltonaj aŭ iomete mallaŭtaj, kun ĉiu noto duontonon pli alta ol la antaŭa.[2][5] Voĉoj verŝajne rilatas al montroj de agreso (teritorieco) aŭ pariĝa konduto.
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La monta egotelo estas konsiderata insektovora, manĝante plejparte grundloĝantajn artropodojn.[6] Analizoj de fekaĵoj kaj stomaka enhavo sugestas, ke skaraboj (Koleopteroj) estas la preferata predo de la monta egotelo. Lumbrikoj (Oligoĥetoj) estis foje observitaj en la dieto de la monta egotelo, sed nur post periodoj de forta aŭ longedaŭra pluvokvanto, sugestante, ke la monta egotelo oportunisme predas lumbrikojn kiam grandaj nombroj eliras el la arbara grundo dum tiaj veterokazaĵoj.[6] Egoteloj tipe ĉasas sian insektan predon dumfluge aŭ en rapidaj atakoj de ripozejo, sed ankaŭ povas ĉasi sian predon surgrunde.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Oni supozas, ke montaj egoteloj estas monogamaj kiel plej multaj specioj en la parenca ordo Kaprimulgoformaj.[7] Ambaŭ seksoj kovas la ovaron kaj partoprenas en la idozorgado pli-malpli egale.[7] Ili tipe nestas kaj demetas siajn ovojn en arbokavaĵoj aŭ en aliaj nature okazantaj truoj kaj malprofundaj kavaĵoj. La preciza reprodukta sezono de la monta egotelo estas nekonata, sed oni konjektas, ke ĝi estas inter aprilo kaj novembro.[2] Nestbirdidoj estis trovitaj en aprilo kaj majo, junuloj trovitaj en junio kaj agresemaj manifestacioj de inoj estis registritaj ĉe konataj nestejoj en novembro. La ovodemetado de ĉi tiu specio estas unu ovo kun kovoperiodo de 25-27 tagoj.[7] La ovo estas priskribita kiel blanka kaj sen padronoj.[2] Idoj naskiĝas frumaturaj kaj estas kovritaj per tavolo de blanka protoptila lanugo.[7]
Statuso kaj konservado
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu specio estas nuntempe listigita kiel malplej zorgiga fare de la IUCN, kaj estis laste taksita en 2024.[8] Oni suspektas, ke la populacio malpliiĝas. La Monta egotelo havas grandan teritorion, kiu ne alproksimiĝas al la sojlo laŭ la kriterio por teritoriograndeco (malpli ol 20 000 km²). La preciza populacio de ĉi tiu specio estas nekonata, sed oni kredas, ke ĝi superas la sojlon de 10 000 individuoj necesa por esti klasifikita kiel vundebla. Malgraŭ la malkreska tendenco en populaciograndeco, oni ne kredas, ke la rapideco de ĉi tiu malpliiĝo estas sufiĉe granda por rompi la sojlon por vundebla statuso (pli ol 30% malpliiĝo en dek jaroj aŭ tri generacioj).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 (Decembro 2003) “Phylogeny of the owlet-nightjars (Aves: Aegothelidae) based on mitochondrial DNA sequence”, Molecular Phylogenetics and Evolution 29 (3), p. 540–549. doi:10.1016/s1055-7903(03)00135-0.
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Cleere, Nigel. (1998) Nightjars: A Guide to Nightjars and related birds (angle). Sussex: Pica Press. ISBN 978-1-8734-03438-8.
- ↑ 2022 eBird taxonomy update - eBird Science. Alirita 2025-11-06 .
- ↑ (2000-01-01) “Evidence for a Previously Unrecognized Species of Owlet-Nightjar”, The Auk 117 (1), p. 1–11. doi:10.1093/auk/117.1.1.
- 1 2 3 4 5 "Caprimulgiformes", Birds of New Guinea (Princeton University Press): pp. 148–163, 2016-12-31, doi:10.1515/9781400880713-016, (ISBN 978-1-4008-8071-3), https://www.degruyterbrill.com/document/doi/10.1515/9781400880713-016/html, retrieved 2025-11-06
- 1 2 (1987) “The Diet of the Mountain Owlet-Nightjar Aegotheles albertisi”, Australian Bird Study Association inc..
- 1 2 3 4 Cleere, Nigel. (2021-08-10) Nightjars, Potoos, Frogmouths, Oilbird, and Owlet-nightjars of the World (angle). Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-3616-1.
- ↑ (2024-06-12) “IUCN Red List of Threatened Species: Aegotheles albertisi”, IUCN Red List of Threatened Species.
- Mayr, Gerald (2002): Osteological evidence for paraphyly of the avian order Caprimulgiformes (nightjars and allies). Journal of Ornithology, 143(1): 82–97. COI: 10.1007/BF02465461 PDF plena teksto
- Simonetta, A.M. (1967): Cinesi e morfologia del cranio negli Uccelli non passeriformi. Studio su varie tendenze evolutive. Part II – Striges, Caprimulgiformes ed Apodiformes ["Cranial kinesis and morphology of non-passerine birds. Study of various evolutionary tendencies. Part II – Striges, Caprimulgiformes and Apodiformes"]. Archivio Zoologico Italiano 52: 1–35.
- Worthy, Trevor H.; Tennyson, A.J.D.; Jones, C.; McNamara, J.A. & Douglas, B.J. (2007): Miocene waterfowl and other birds from central Otago, New Zealand. Journal of Systematic Palaeontology, 5(1): 1–39. COI:10.1017/S1477201906001957 (HTML resumo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



