Monta makroagelajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monta makroagelajo
Monta makroagelajo
Monta makroagelajo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Macroagelaius
Specio: 'M. subalaris'
Macroagelaius subalaris
(Boissonneau, 1840)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Monta makroagelajo (Macroagelaius subalaris) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Agelajoj kiu enhavas nur tiun kaj alian specion kaj ambaŭ estas nigraj birdoj kun longaj vostoj kaj koloraj flugilmarkoj.

Ĝi estas 30 cm longa, tutnigra, longvosta, kun blueca nuanco en dorso kaj pli rimarkinda bruna flugilstrio supre kaj sube, kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie subalaris aludas al “sub flugilo”. La vosto estas longa kaj iom rondoforma; la beko estas konusforma kaj nigra.

Simila specio estas la Rizovora molotro, Scaphidura oryzivora, sed tiu havas pli longan bekon, brilan plumaron, kolumon kaj ne havas flugilstriojn.

La kanto estas sonorila "tirititiuu, tirititiuu, tirititiuu" kun frekvenco inter 8 kHz kaj 10 kHz.

Ĝi estas endemio de la okcidenta deklivaro de orienta Andoj en Kolombio ĉe Kundinamarko kaj Santandero. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj je altitudoj de 2,400-2,900 m, kio pravigas la montan econ de la komuna nomo. La preferataj arbaroj estas humidaj arbaroj de kverko (Quercus humboltii). Ĝi estas minacata pro habitatoperdo fare de senarbarigo kaj malpliiĝas nombre. Ĝi estis listita el statuso de Preskaŭ Minacata al tiu de Draste Endanĝerita en 2000, pro timo de falego de jam supozebla malgranda populacio. Kiel specio, dum ĝi estas ankoraŭ malpliiĝanta, ĝi iĝis iom pli disvastigata ol supozeble, kaj ĝi estis listita al Endanĝerita en 2007 IUCN Ruĝa Listo.[1]

Ili vidatas en malgrandaj grupoj (sed de ĝis 30 individuoj en la montoj Jariguioj) en mezaj kaj supraj tavoloj de la kanopeo. La reprodukta sezono okazas el septembro. Tiu specio reproduktiĝas kooperative, ĉe kolonioj ĝenerale situaj en arboj de ĉu Quercus humboltiiEscallonia pendula. Asociiĝas al miksitaj kunmanĝantaroj de fruktomanĝantaj birdoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. See BirdLife International (2007a,b).

Referencoj[redakti | redakti fonton]