Montafon
La regiono Montafon (
aŭskulti) estas 39-kilometra longa valo en la federacia lando Vorarlbergo de Aŭstrio, etendiĝanta de la montopasejo Bielerhöhe ĝis la urbo Bludenz kaj trairata de la rivero Ill. La valo estas limigita norde de la montogrupo Verwall kaj sude de la montoĉenoj Rätikon kaj Silvretta. La plej alta pinto en la regiono estas la monto Piz Buin (la nomo origine estas romanĉa) en la montoĉeno Silvretta, kiu altas 3312 metrojn.
Skiareo "Silvretta-Montafon"
[redakti | redakti fonton]La tuta regiono estas parto de la orientaj Alpoj, kaj sub la nomo "Silvretta-Montafon" estas signifa skiareo - la germanlingva nomo estas germane Skigebiet Silvretta Montafon. Ĝi konsistas el 140 kilometroj da skiaj deklivoj kaj nun estas unu el la dek plej grandaj vintrosportaj areoj en Aŭstrio.
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumoj en Montafon ĉiuj apartenas al la distrikto Bludenz. Geografie, ili estas (de la supro al la subo sube en la valo):
- Gaschurn (979 m supermara alteco) konsistas el la vilaĝoj Gaschurn kaj Partenen (1051 m alto)
- Sankt Gallenkirch (878 m supermara alteco) inkluzive de la vilaĝoj Gargellen (1423 m alto) kaj Gortipohl (950 m alto)
- Schruns (690 m supermara alteco)
- Tschagguns (697 m supermara alteco)
- Silbertal (899 m supermara alteco)
- Bartholomäberg (1087 m supermara alteco)
- Vandans (648 m supermara alteco)
- Sankt Anton im Montafon (650 m supermara alteco)
Ĉi tiuj ok komunumoj havas kombinitan loĝantaron de 14 454 homoj. (Ekde la 1-a de januaro 2025)
La komunumoj Lorüns (583 m) kaj Stallehr (600 m) ĉe la suba el- aŭ enirejo de la valo foje kunkalkuliĝas al la regiono, sed ofte ne.
