Montaj Judoj
etna komunumo | |
---|---|
persaj judoj • Kaŭkazaj popoloj | |
Suma populacio | |
150 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Juhura lingvo • hebrea lingvo • rusa lingvo • azerbajĝana lingvo • angla lingvo | |
Religio | |
judismo | |
Montaj Judoj (ruse Горские евреи, Gorskije jevrei) estas la nomo donita al la indiĝena juda loĝantaro en Dagestano kaj norda Azerbajĝano, kaj en pli malgrandaj nombroj ankaŭ en Kabardino-Balkario, Ĉeĉenio, la regiono Stavropola, same kiel en Karaĉajio-Ĉerkesio kaj la Krasnodara regiono. En Israelo, montaj judoj estas nomitaj Kavkazim ("kaŭkazianoj") (foje kune kun la kartvelaj judoj (d)); Azerbajĝanoj nomas ilin Dağ yahudiləri (derivita de dağ, azera por "monto", kaj yahudi, "judo").
La Montaj Judoj estas la posteuloj de persaj judoj (d) de Irano kaj falas ene de la Mizraĥa kategorio de Judoj [1][2].
Montaj Judoj prenis distingan formon kiel komunumo post Kaĝara Persio cedis la areojn en kiu ili vivis al la rusia Imperio kiel parto de la Traktato de Gulistano de 1813 [3].
Estas necerta kiam kaj kiel tiuj judoj venis al la orienta Kaŭkazo, sed eventuale jam la tempo de la Aĥemenida dinastio por funkcii kiel limtrupoj. Dum la Dua Mondmilito, la norda Kaŭkazo estis okupita fare de germanaj soldatoj, sed la plej multaj el la montojudoj estis ŝparitaj ekstermo ĉar la nazioj ne sciis ĉu ili devus esti klasifikitaj kiel judoj aŭ ne. Jam en la intermilita periodo, kelkaj elmigris al Brita Palestino, kaj post la dissolvo de Sovetunio, multaj elmigris al Israelo.
La plej multaj Montjudoj (pli ol 50 000) nun vivas en Israelo post farado de Alija. La rusa censo en 2002 trovis nur 3 394 Montjudojn kiuj estas civitanoj de Rusio.
La Montaj Judoj parolas iranan lingvon (nomitan Juvuri aŭ Juhuri), kiu estas tre proksima al la tataj kaj persaj lingvoj. Ili nomas sin Juhuro (Juvuro en la Quba- dialekto), kiu tradukiĝas al "judoj". Alternativa mempriskribo estas Tatoj. La juda religio kaj kutimoj estis praktikitaj kaj konservitaj dum jarcentoj.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Kongresaj delegitoj de Montaj Judoj kun Theodor Herzl ĉe la Unua Cionista Kongreso, okazinta en Bazelo, Svislando (1897)
-
Portreto de Monta Judo. ĉ. 1898
-
Montjuda virino deDagestano. 1870–1880.
-
Montjuda virino kaj ŝiaj infanoj, ĉ. 1900.
-
Montaj Judoj de Kaŭkazio, ĉ. 1900.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brook, Kevin Alan. (2006) The Jews of Khazaria, 2‑a eldono, Rowman & Littlefield Publishers, Inc.. ISBN 978-1442203020. “The traditional language of the Mountain Jews, Juhuri, is part of the Iranian language family and contains many Hebrew elements. (...) In reality, the Mountain Jews primarily descend from Persian Jews who came to the Caucasus during the fifth and sixth centuries.”.
- ↑ Mountain Jews - Tablet Magazine – Jewish News and Politics, Jewish Arts and Culture, Jewish Life and Religion (26 August 2010). Alirita 2015-12-27 .
- ↑ “Caucasus (Mountain Jews)”, Encyclopedia of Jews in the Islamic World.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- juhuro.com, retejo kreita de Vadim Alhasov en 2001. Ĉiutagaj ĝisdatigoj reflektas la vivon de Montaj Judoj (juhuro) komunumo ĉirkaŭ la globo.
- "Judæo-Tat", Ethnologue