Montalaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montalaŭdo
Montalaŭdo
Montalaŭdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Eremophila
Specio: E. alpestris'
Eremophila alpestris
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Montalaŭdo (Eremophila alpestris), nomita Kornalaŭdo en Nordameriko, estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kiu reproduktiĝas tra multe de Nordameriko el alta Arkto suden al la Istmo de Tehuantepec, plej norda Eŭropo kaj Azio kaj en la montaroj de sudorienta Eŭropo. Estas ankaŭ izolita populacio en ebenaĵo en Kolombio. Ĝi estas ĉefe loĝanta kaj nemigranta sude de sua teritorio, sed nordaj populacioj de tiu paserina birdo estas migrantaj, kiuj moviĝas iom suden vintre.

    Tiu ĉi estas holarktisa birdo de malferma kamparo. En Eŭrazio ĝi reproduktiĝas super la arbolinio en montaroj kaj malproksima nordo. En plej parto de Eŭropo, ĝi estas plej ofte vidataj ĉe marbordoj vintre, kio nomigas la specion angle. En Ameriko, kie ne estas aliaj alaŭdoj por konkurenci, ĝi troviĝas ankaŭ en farmoj, herbejoj, dezertoj, golfludejoj kaj flughavenoj aŭ similaj lokoj.

    Malkiel aliaj alaŭdoj, tiu ĉi estas tre distingebla specio eĉ surgrunde, grizbruna supre kaj pala sube kiel ĉe aliaj alaŭdedoj, sed kun rimarkinda bildo en kapo kaj vizaĝo, nigroflava en plej parto de la ekzempleroj de Montalaŭdo. Someraj maskloj de la specioj krome havas nigrajn "kornojn", kiuj donas al tiuj alaŭdoj ties alternativan nomon. Ameriko havas nombron de rasoj distingeblaj pro la vizaĝa bildo kaj pro la nigra koloro de maskloj, ĉefe somere. La plej parto de la eŭropaj masklaj plenkreskulaj birdoj montras tian vizaĝan bildon: la okuliriso estas nigra, kiel ĉe plej parto de aliaj alaŭdoj, sed tiu ĉi montras klare flavan okulringon, kiu kontrastas kun nigra strizono kiu venas de la malhela beko tra la okulo kaj malantaŭe larĝiĝas kaj malsupreniras kiel klara nigra vizaĝa makulo kontraste inter la flava vizaĝo; krome estas tre markita nigra gorĝozono kiu dividas la flavnigran vizaĝon el la tre hela brusto; krome estas tria nigra zono, tiu ĉi malpli markita, kiu dividas la flavan frunton el la bruna kroneto, kaj kiu subigas tiun ĝis la malantaŭa krono kie eliras kiel kornoj, kiuj nomigas la genron. La suda eŭropa montara raso Eremophila alpestris penicillata estas pli griza supre, kaj la flavo de la vizaĝa bildo estas anstataŭata de blanko. Plenkreskuloj ne estas tiom markitaj, ne havas kornojn kaj nur iom da nigro en vizaĝo inter flavaj partoj.

    Voĉo estas altatona, tintosona, kaj malforta. La kanto, farita dumfluge kiel komune inter alaŭdoj, konsistas el kelkaj eroj sekvitaj de pepanta, ascenda trilado.

    La nesto estas surgrunde, kie la ino demetas 2-5 ovojn. La manĝo estas semoj suplementitaj de insektoj dum la reprodukta sezono.

    En la malfermaj areoj de okcidenta Nordameriko, la tiele nomitaj Kornalaŭdoj estas inter la birdospecioj plej ofte mortigitaj de la ventoturbinoj.[1]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Erickson, W.P., G. D. Johnson, D. P. Young, Jr., M. D. Strickland, R.E. Good, M.Bourassa, K. Bay. 2002. Synthesis and Comparison of Baseline Avian and Bat Use, Raptor Nesting and Mortality Information from Proposed and Existing Wind Developments. Technical Report prepared for Bonneville Power Administration, Portland, Oregon. http://www.bpa.gov/Power/pgc/wind/Avian_and_Bat_Study_12-2002.pdf Arkivigite je 2009-08-13 per la retarkivo Wayback Machine

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]