La Montara Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko (ruseГорская АССР, parto de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko) ekzistis ekde la 20-a de januaro1921 ĝis la 7-a de julio1924. Ĝi kreiĝis en la teritorio de la Nord-Kaŭkaza Montara Respubliko post kiam la Ruĝa Armeo de Sovetio invadis la teritorion. Ĝi okupis la areon de 73 000 km² kaj ĝia loĝantaro estis ĉ. 800 000 personoj. Ĝi administre dividiĝis en ses naciaj distriktoj. La Monta ASSR ampleksis la nunajn teritoriojnKabardio-Balkario, Karaĉajio-Ĉerkesio, Ĉeĉenio, Nord-Osetio kaj Inguŝio. Tamen la aŭtonoma respubliko ekpartiĝis baldaŭ post ĝia fondiĝo: Jam en septembro 1921, Karbadio iĝis aŭtonoma distrikto, subigita rekte al Rusia SFSR, Sekvis Karaĉajio, kiu iĝis aŭtonoma distrikto en januaro 1922, Balkario, kiu iĝis aŭtonoma distriko sammonate, kaj Ĉeĉenio, kiu iĝis aŭtonoma distrikto en novembro 1922. En julio 1924, la resto de la Monta ASSR estis dispartigita al Nord-Osetia kaj Inguŝa aŭtonomaj distriktoj. En januaro 1934, la Ĉeĉena kaj Inguŝa Aŭtonomaj Distriktoj estis unuigitaj en Ĉeĉena-Inĝuŝa Aŭtonoma Distrikto, kiu en decembro 1936 estis levita al statuso de Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko.