Rila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montaro Rila)

Rila (bulgare Рила [rila], greke Ρίλα [ríla]) estas altmontaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provincoj Blagoevgrado, Kjustendil kaj Sofio norde de la montaro Pirin kaj oriente de la slava Nord-Makedonio. Internacie aparte konatas la samnoma Rila-monaĥejo en la montaro, kiu listiĝis kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.

La plej alta punkto de la montaro estas la monto Musala, kies pinto situas 2925 metrojn super la marnivelo. Rila estas la plej alta montaro sur la balkana duoninsulo.

La pejzaĝon karakterizas montopintoj preskaŭ ĉiam kovrataj per neĝo, krutaj rokaj deklivoj, profundaj kanjonoj kaj preskaŭglacie malvarmaj montaraj lagoj. En la montaro ekzistas granda nombro de mineralakvaj fontoj. La plej varma fonto (102 °C) situas en Sapareva Banja. Kadrigite de arbarokovrataj montaj deklivoj situas la Rila-monaĥejo, kaj la proksima ensemblo de "sep lagoj de Rila".

La regiono riĉas je sovaĝaj bestoj. Troveblas interalie ursoj, aproj, linkoj, kaproj, cervoj, falkoj kaj agloj.

Sume en la montaro situas pli ol 160 lagoj, la plej multaj el ili en alteco de inter 2100 kaj 2500 metroj. La plej alta lago situas 2709 metrojn super la marnivelo piede de la monto Musala. La montaro Rila estas la fontejo de la riveroj Marica, Iskar kaj Mesta.