Montemayor de Pililla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montemayor de Pililla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 848  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 4° 28′ U (mapo)41.5090909-4.4593002Koordinatoj: 41° 31′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 869 m [+]
Areo 59,24 km² (5 924 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montemayor de Pililla (Provinco Valadolido)
Montemayor de Pililla (Provinco Valadolido)
DEC
Montemayor de Pililla
Montemayor de Pililla
Situo de Montemayor de Pililla
Montemayor de Pililla (Hispanio)
Montemayor de Pililla (Hispanio)
DEC
Montemayor de Pililla
Montemayor de Pililla
Situo de Montemayor de Pililla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montemayor de Pililla [+]
vdr

Montemayor de Pililla [montemaĜOR depiLIlja] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Montemayor de Pililla estas komprenebla etimologie kiel Granda Monto de Akvujeto.

Montemayor de Pililla en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 59,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 852 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 1 000 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 34 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj La Parrilla, Traspinedo, Santibáñez de Valcorba, Portillo, Cogeces del Monte, Camporredondo, San Miguel del Arroyo kaj Torrescárcela. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Trafluas la rivero rojoj Valcorba, Valdecelada kaj Las Adoberas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La municipo formis parton de la Comunidad de Villa y Tierra de Cuéllar, ene de la Sexmo de Montemayor, kies ĉefurbo ĝi estis, formita de El Caño, La Pililla, San Miguel del Arroyo, Santiago del Arroyo, San Cristóbal del Henar, Casarejos kaj Viloria del Henar, lime kun la Sexmo de Valcorba ĝis Traspinedo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]