Montemayor del Río

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montemayor del Río
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37727
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 266  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 5° 54′ U (mapo)40.348611111111-5.8952777777778Koordinatoj: 40° 21′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 675 m [+]
Areo 15,3 km² (1 530 ha) [+]
Montemayor del Río (Provinco Salamanko)
Montemayor del Río (Provinco Salamanko)
DEC
Montemayor del Río
Montemayor del Río
Situo de Montemayor del Río
Montemayor del Río (Hispanio)
Montemayor del Río (Hispanio)
DEC
Montemayor del Río
Montemayor del Río
Situo de Montemayor del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montemayor del Río [+]
vdr
Kastelo Sankta Vincento.
Preĝejo Asunción.
Ĝenerala vidaĵo de la vilaĝo.
Vidaĵo de la ponto.

Montemayor del Río estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. Montemayor del Río estas tradukebla al Plej Granda Monto de la Rivero.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 272 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento.

La loĝloko havas altitudon de 677 m super la marnivelo. Montemayor estas en montara areo de la Centra Sistemo, en la sierra de Béjar. Situa sur la sudoriento de la provinco Salamanko, tre proksime al la provinco Cáceres, ĝia municipa teritorio atingas ĝis la separlimo inter la du provincoj. Por alveni al la loĝloko, ĉu norde ĉu sude, oni devas veni laŭ la ŝoseo N-630 aŭ la aŭtoŝoseo Ruta de la Plata, kaj devojiĝi ĉe Peñacaballera. Poste oni devas laŭiri sep km laŭ mallarĝa kaj malfacila loka ŝoseo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭe hegemonias la kaŝtanarboj kio rezultas en grava fonto por la ekonomio kaj metiartoj (ĉarpentado, kestoj ktp.). Proksime estas interesaj lokoj por altiri turismon, kiel Béjar, Baños de Montemayor, Hervás, Candelario, La Alberca, Miranda del Castañar, Barco de Ávila, Santibáñez de Béjar kaj Puente del Congosto.

La urbestro estas de la dekstra partio PP.