Montenegro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montenegro
Crna Gora
Црна Гора
Montenegro

Flago de Montenegro (detaloj)

Blazono de Montenegro (detaloj)

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Oj, svijetla majska zoro
Lokigo
suverena ŝtato • Mediteranea lando • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Podgorica
Oficiala(j) lingvo(j) montenegra lingvo, serba lingvo, kroata lingvo, bosna lingvo, albana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) montenegra (oficiala lingvo), serba, loke ankaŭ albana
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo (80%)
Areo 13,812 km²
- % de akvo 1,5 %
Loĝantaro 625 266 (censo de 2011) (2018)
Loĝdenso 49,1 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno me
Landokodo ME
Telefona kodo 381
Plej alta punkto Zla Kolata
Plej malalta punkto Adriatiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro prezidento Filip Vujanović
Ĉefministro Milo Đukanović
Nacia tago 13-a de julio
Sendependiĝo 3-a de junio 2006 (de Serbio kaj Montenegro
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

Montenegro (Crna gora) estas lando en sudorienta Eŭropo, je la Balkana Duoninsulo. Ĝi situas sudokcidente de Serbio ĉe la Adriatiko. Ĝi sendependiĝis post disigo de politika unuiĝo Serbio kaj Montenegro.

Ĉefurbo de Montenegro estas Podgorico (Podgorica, antaŭe Titograd).

La vorto "Montenegro" devenas de la venecia nomo de monto Lovcen, il monte negro, t.e. "la monto nigra" (kion signifas ankaŭ Crna Gora).

En la lando laŭ la censo de 2011 estis 625 266 loĝantoj. Ĝi lokiĝas inter Bosnio kaj Hercegovino (okcidente) Albanio (sud-oriente), Serbio (norde), Kosovo (oriente) kaj Kroatio (okcidente) laŭ adriatika bordo.

Referendumo pri sendependeco

La 21-an de majo 2006, preskaŭ duonmiliono da elektantoj povis voĉdoni pri estonto de la unuigo kun Serbio aŭ la sendependeco.

Eŭropa Unio timis malserenojn kaj do nomumis Miroslav Lajcak por sekvi la referendumon. Por akcepti la rezultaton de la baloto, la partopreno devas esti pli ol 55 % da voĉdonoj (tiun proporcion difinis EU). Dum la baloto, la serbaj ŝtataj trafikaj kompanioj liveris senkoste la voĉdonemulajn serbojn al Montenegro.

La sendependismo ricevis 55,4 %, tiel Montenegro povas sendependiĝi. La sendependeco efektiviĝis la 3-an de junio 2006.

Administra divido

Montenegron oni dividas rekte en 21 komunumojn (serbe: oпштина/opština).

Komunumo km² loĝantoj (2003)
Andrijavica 283 6.384
Bar 598 45.223
Berane 717 40.885
Bijelo Polje 924 57.124
Budva 122 16.095
Cetinje 910 18.749
Danilovgrad 501 16.400
Herceg Novi 235 33.971
Kolašin 897 9.975
Kotor 335 23.481
Mojkovac 367 10.274
Nikšić 2.065 76.671
Plav 486 21.604
Pljevlja 1.346 36.918
Plužine 854 4.294
Podgorica ? 152.025
Rožaje ? ?
Šavnik ? ?
Tivat ? ?
Ulcinj ? ?
Žabljak ? ?

Mapo de la municipoj

Politiko

La Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro estis formita en 1991 kiel sukcedanto de la Ligo de Komunistoj de Montenegro, kiu estis reginta Montenegron ene de la Jugoslavia federacio ekde la Dua Mondmilito. Ekde sia formado kaj enkonduko de multpartia sistemo, la DPS ludis dominantan rolon en la montenegra politiko, formante la kernon de ĉiu koalicia registaro ĝis nune.

Ĉe la montenegra parlamenta elekto de 2012 okazinta en la 14a de oktobro 2012, la DPS kun la Socialdemokrata Partio de Montenegro (SDP) kiel Koalicio por Eŭropa Montenegro atingis 39 el 81 sidlokoj. Tiu koalicio, kun la longdaŭra partnero Bosniaka Partio, formis majoritaton en la Parlamento de Montenegro kaj ricevis rajton nomumi la registaron. La DPS mem atingis 31 sidlokojn. La nuna Ĉefministro de Montenegro nome Milo Đukanović kaj la Prezidento nome Filip Vujanović estas ambaŭ membroj de la DPS.