Monterrubio (Segovia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monterrubio
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40142
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 4° 21′ U (mapo)40.848611111111-4.3508333333333Koordinatoj: 40° 51′ N, 4° 21′ U (mapo) [+]
Alto 947 m [+]
Areo 25,54 km² (2 554 ha) [+]
Monterrubio (Provinco Segovio)
Monterrubio (Provinco Segovio)
DEC
Monterrubio
Monterrubio
Situo de Monterrubio
Monterrubio (Hispanio)
Monterrubio (Hispanio)
DEC
Monterrubio
Monterrubio
Situo de Monterrubio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monterrubio [+]
vdr

Monterrubio [monteRUbjo] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Monterrubio estas etimologie komprenebla kiel Hela Monto (aŭ flaveca aŭ ruĝeca).

Monterrubio en la provinco Segovio.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 60 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 10 el la jaro 1991.

Ĝi distas 31 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Marugán, Lastras del Pozo, Villacastín, Segovia, Ituero y Lama kaj Zarzuela del Monte. La municipo estas birdoprotekta areo ZEPA.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, plej verŝajne fare de rioĥanoj devenaj de Monterrubio de la Demanda (aktuale en la Provinco Burgoso). La plej certa mencio de Monterrubio estas de 1162.

Monterrubio apartenia al la Comunidad de Villa y Tierra de Segovia dependanta de la Sexmo de San Martín. Monterrubio, kun la nuna senhomej Tobar aŭ San Martín de Hayuela (2.3 km O en 40°51′21″N 4°22′40″O), estis senjorlando de la grafo de Molina Herrera.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Petro, la palaco de la grafoj de Molina Herrera kaj aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]