Monteto de la Anĝeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aera vidaĵo de la Monteto de la Anĝeloj.
Monteto de la Anĝeloj vidata ekde Getafe.

La Monteto de la Anĝeloj (hispane Cerro de los Ángeles) estas insulmonto situanta en la municipo Getafe, je 10 km sude de Madrid (Hispanio). Ĝi famas ĉar tradicie ĝi estas konsiderata kiel la geografia centro de la Iberia duoninsulo, kvankam ne ekzistas scienca konkludo pri la ekzakta teritorio kaj la kalkulmetodo konsiderinda por determini kie tiu centro troviĝas. Sur la esplanado de la montetpinto troviĝas la Ermitejo Nia Sinjorino de la Anĝeloj, de la 14-a jarcento, kaj la Monumento al la Sankta Koro, konstruita en 1919 kaj inaŭgurita de la reĝo Alfonso la 13-a. Tie ankaŭ troviĝas la Dioceza Seminario Nia Sinjorino de la Apostoloj, lernejo por la pastroj kie laboros en la Diocezo de Getafe.

En la ermitejo troviĝas la patronino de Getafe, Nia Sinjorino de la Anĝeloj. Ĉi tiu loko estis scenejo de kelkaj bataloj de la Hispana Enlanda Milito.

La flankoj de la monteto estas arbarigitaj per halepaj pinoj kaj krom la pinarbaro ĝi havas manĝejojn, fontanojn, infanparkojn, vojojn, trinkejon kaj piedpilkejon. Pro tio, krom esti religia centro, ĝi estas loko vizitata kiel distrejo ĉirkaŭata de la naturo.

Ekde la geografia vidpunkto, la Monteto de la anĝeloj estas insulmonto kun pleja alteco je 666,235 metroj sur la marnivelo kaj kun la bazo je 610 metroj. En la plej alta pinto estas triangula punkto. Ekde la pinto videblas panoramaj vidaĵoj de la urboj Madrido, Getafe kaj la kamparo kiu ĉirkaŭas ĝin.