Sepkolora Monteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monteto de la Sep Koloroj)

La Sepkolora Monteto aŭ en hispana Cerro de los Siete Colores estas unu el la montetoj kiuj ĉirkaŭas la Gorĝon de Purmamarko, kiu siavice estas la okcidenta branĉo de la gorĝo Quebrada de Humahuaca ascenda al la Deklivo Lipán, en la provinco Jujuy, Argentino.
Ties pekuliara gamo de koloroj estas produkto de komplika historio geologia kiu inkludas marajn, lagajn kaj riverajn sedimentojn altigitajn de tektona movado.[1]

La urbo Purmamarca troviĝas ĉe la monteto kaj ambaŭ formas unu el la bildoj plej rekonataj de la Argentina Nordokcidento kaj eĉ de la tuta Argentino.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.argentinaturismo.com.ar/purmamarca/cerro-de-los-siete-colores.html Cerro de los Siete Colores, alirita la 23an de julio 2012, Argentinaturismo.com.ar.
  2. http://www.pagina12.com.ar/diario/suplementos/turismo/9-2350-2012-07-02.html Arco iris del Noroeste, alirita la 23an de julio 2012, Cutuli, Graciela, 1a de julio de 2012, paĝo 12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]