Saltu al enhavo

Montmédy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montmédy
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Historia regiono Loreno
Departemento Mozio
Arondismento Verdun
Kantono Montmédy
INSEE kodo 55351 [+]
Poŝtkodo 55600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 018  (2022) [+]
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 31′ N, 5° 22′ O (mapo)49.5194444444445.3658333333333Koordinatoj: 49° 31′ N, 5° 22′ O (mapo) [+]
Alto 177 m [+]
Areo 23,49 km² (2 349 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montmédy (Meuse)
Montmédy (Meuse)
DEC
Situo de Montmédy
Montmédy (Francio)
Montmédy (Francio)
DEC
Situo de Montmédy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montmédy [+]
vdr

Montmédy - prononco laŭ sistemo IFA [mɔ̃med'i], jen france, historie ankaŭ germane Mittelberg - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Meuse - prononco [møz], por diferencigo de la france samnoma rivero Mozo[1] en Esperanto nomata Mozio[2] - en la historia kaj kultura regiono Loreno[3] kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 2 018 loĝantoj sur areo de 23,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 86 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Verdun kaj al la kantono Montmédy.

La teritorio havas komunan limon kun Avioth, Bazeilles-sur-Othain, Han-lès-Juvigny, Iré-le-Sec, Juvigny-sur-Loison, Thonne-la-Long, Thonne-les-Près, Thonnelle, Verneuil-Grand, Verneuil-Petit, Vigneul-sous-Montmédy kaj Villécloye. Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas montmédiens respektive montmédiennes.

Citadelo de Montmédy

[redakti | redakti fonton]
La citadelo de Montmédy

La franka loĝloko unuafoje dokumentiĝis en la testamento de la franka novelo kaj diakono Adalgisel Grimo de 636, kiu inter siaj vastaj posedaĵoj ankaŭ nombris la loĝlokon Madiacum. De 941 ĝis 1364 la urbeto estis la centro de la lotaringaj graflando de Chiny. Tamen la unua fortika kastelo de Montmédy estis konstruita "nur" en 1221 sur pinto de monteto fare de la grafoj de Chiny. Madiacum estis la ĉefurbo de sia teritorio – poste ĝi apartenis al Luksemburgio, Burgonjo, Aŭstrio kaj Hispanio. La origina kastelo estis anstataŭigita per fortikaĵo fare de Karlo la 5-a, imperiestro de la germanlingva Sankta Romia Imperio, en la 16-a jarcento.

Post kiam Marville kaj Stenay estis okupitaj fare de la francoj, 30 000 soldatoj, inkluzive de la reĝo Ludoviko la 14-a de Francio, atakis Montmédy, dum 756 soldatoj defendis ĝin en 1657. Ili tenis ĝin dum 57 tagoj kaj kapitulacis nur post la morto de la guberniestro Johano la 5-a de Allamont. La armea inĝeniero Vauban fortigis la eksterajn fortikaĵojn, la ĉirkaŭfosaĵojn kaj la murojn post la sieĝo de 1657.

Dum la Franca Revolucio en 1791, la fortikaĵo estis la antaŭvidita celo de la reĝo Ludoviko la 16-a de Francio kaj lia familio en ilia malsukcesa provo eskapi de la kreskanta, radikala respublikanismo de Parizo. La areo en tiu tempo estis superforte por-monarkia. La reĝa grupo neniam alvenis tamen, ĉar ili estis malkovritaj survoje ĉe Varennes kaj eskortitaj reen al la ĉefurbo. La reĝo esperis establi kontraŭrevolucian armean bazon de operacioj en la citadelo de kiu li povis repreni la landon. La citadelo ankaŭ estis utiligita kiel fortikaĵo dum ambaŭ mondmilitoj.

Konstruaĵoj, inkluzive de preĝejo devenanta de la 17-a jarcento, troveblas ene de la citadelo mem; ĝi ankoraŭ estas uzata kiel loĝloko. La plej multaj el la konstruaĵoj estas forlasitaj aŭ jam kolapsis; kelkaj el la konstruaĵoj tamen daŭre estas uzataj. En la citadelo troviĝas turisma oficejo.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


fontano ĉe la centra placo, fone la katolika kirko sankta Marteno