Monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vulkana Monto Paulik en Alasko

Montoj okupas vastan parton de tera surfaco, kiu altiĝas je kelkaj mil m super la marnivelo kaj karakterizas sin per la granda vario de alteco. Reliefo de montoj formiĝas rezulte de komplikaj deformadoj de la terkrusto, kaŭzitaj de tektonikaj movoj.

La monto konsistas el pinto, fundo kaj deklivoj. Montoj dispartiĝas je altaj, mezaltaj kaj malaltaj, sed ĉi tiu indikilo varias laŭ geografiaj longitudoj kaj klimato. Altaj montoj, pro la malnova aŭ nuna glaciiĝado, pro la intensa fizika sekigo, havas dentitajn pintojn kaj nudajn abruptajn deklivojn, sed mezaj kaj malaltaj montoj havas rondformajn pintojn.

Oni distingas montojn kun altmontara kaj mezaltmontara reliefo, flaŭro kaj faŭno. Kelkaj montoj estas tiom altaj, ke pro la malvarmo ĉe ĝiaj deklivoj nek plantoj kreskas, nek animaloj eltenas.

Montaj ĉenoj kaj masivoj ligitaj kun unu al alia, formigas montarajn regionojn (ekz. Kaŭkazo, Alpoj, Himalajo), kiuj etendiĝas en centoj kaj miloj da kilometroj.

8-milaj pintoj[redakti | redakti fonton]

Monto Alteco, m Monto Alteco, m
Everesto 8 848 Manaslu 8 156
Ĉogori 8 611 Anapurno 8 150
Kanĉeĝanga 8 585 Ananpurno 8 126
Lhotse 8 501 Brud-Piko 8 126
Makalu 8 475 Nanga Parbat 8 078
Daulagiri 8 222 Hiden-Piko 8 068
Ĉo-Oju 8 189 Ŝiŝa Pang 8 013

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri montoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Belaj rakontoj el trans la montoj. »
  • Citaĵo
    « Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. »
  • Citaĵo
    « Monto gravediĝis, muso naskiĝis. »

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu