Monto Apo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Apo
Monto Apo
stratovulkano • dormanta vulkano
Alteco 2 954 m
Situo Mindanao, Filipinoj
Koordinatoj 6° 59' 15" norde, 125° 16'15" oriente
vdr

La Monto Apo altas 2.954 metrojn kaj sekve estas la plej alta monto en la Filipinoj. Ĝi situas en la filipina provinco Cotabato, sur la insulo Mindanao. Malmultajn kilometrojn nordoriente situas la urbo Davao. La monto estas stratovulkano kaj sume havas tri vulkanopintojn. La momento de ĝia lasta erupcio nekonatas.

La unua dokumentita grimpado de la montopinto okazis la 10-an de oktobro 1880 fare de homgrupo gvidata de Don Joaquin Rajal. Dum la 20-a jarcento ĝi iĝis preferata grimpocelo ĉar la montopinto sen grandaj penoj atingeblas. Por la supren- kaj subengrimpo kalkulendas ĉirkaŭ tri tagoj. Por ne erarvoji en la multaj ĝangalaj padoj vulkanosube, rekomendindas havi akompanantan lokan gvidiston. Ekde la jaro 1936 la teritorio ĉirkaŭ la vulkano estas nacia parko – ĝi estas la hejmo de pli ol 270 birdospecioj.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ