Monto Darvino (Ĉilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monto Darvino (Andoj))
Monto Darvino
monto
supermara alteco

2 488 m

Geografia situo 54° 45′ S, 69° 29′ U (mapo)-54.75-69.483333333333Koordinatoj: 54° 45′ S, 69° 29′ U (mapo) f4
Monto Darvino (Ĉilio)
Monto Darvino (Ĉilio)
DEC
Monto Darvino
Monto Darvino
Situo de Monto Darvino
Map
Monto Darvino
vdr
Monto Darvino el Bahía Pía.

Monto Darvino (hispane Monte Darwin) estas montopinto en Tierra del Fuego formanta parton de la Montaro Darvino, nome la plej suda montaro de Andoj, ĝuste norde de la Kanalo Beagle. Ĝi estas formita de kristalaj skistoj kaj havas amasajn glaĉerojn kiuj subeniras siajn sudajn deklivojn. Monto Darvino estis dumlonge konsiderataj la plej alta pinto en Tierra del Fuego, sed tiu distingo precize korespondas al monto neoficiale nomita Monto Shipton,[1] kiu estas ĉirkaŭ 2 580 m alta kaj situas je 54° 39′ 33″ S 69° 35′ 54″ U / 54.65917 °S, 69.59833 °U / -54.65917; -69.59833 (mapo).[2] Ambaŭ pintoj estas plej bone grimpataj fine de Decembro, Januare, Februare kaj Marte. La Monto Shipton estis unuafoje grimpata en 1962 fare de Eric Shipton, E. Garcia, F. Vivanco kaj C. Marangunic.[1]

La Monto Darvino ricevis sian nomon dum la Vojaĝo de la Beagle fare de la kapitano Robert FitzRoy por celebri la 25an naskiĝtagon de Charles Darwin la 12an de Februaro 1834. Unu jaron antaŭe FitzRoy estis nomiginta akvejon sudokcidente de la monto kiel Darwin Sound por rememori la rapidan ingenion kaj kuraĝon de Darwin kiam savis ilin el kapto fare de ondoj el glaciamaso disiĝinta el glaĉero kiuj minacis iliajn boatojn.

Tiu monto estas parto de la Nacia Parko Alberto de Agostini.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 John Shipton (2004). “Monte Shipton or Monte Darwin?”, Alpine Journal, p. 132–142. Alirita 28a de Marto, 2012.. 
  2. Argentina and Chile Southern, Ultra-Prominences (2011-03-19). Alirita 2016-05-15.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adrian Desmond kaj James Moore, Darwin (London: Michael Joseph, the Penguin Group, 1991). ISBN 0-7181-3430-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]