Monto Likabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Likabeto
Monto Likabeto, vidita elde Akropolo
Monto Likabeto, vidita elde Akropolo
montomonteto
Alteco 277 m
Situo Grekio
Ateno
Montaro Penteliko
Geografia situo 37° 59′ N, 23° 45′ O (mapo)37.9819423.74306Koordinatoj: 37° 59′ N, 23° 45′ O (mapo) f4
Likabeto (Grekio)
Likabeto (Grekio)
DEC
Likabeto
Likabeto
Situo de Likabeto
Map
Likabeto
vdr

Monto Likabeto (antikve-greke Λυκαβηττός) aŭ Lykavittos estas monteto de Atiko apartenanta al montaro Penteliko ĉe Ateno.

Formita dum Kretaceo, ĝi konsistas el kalkoŝtono. Ĝi kulminas je 277 metroj kaj konsistigas la plej altan pinton de urbo Ateno: la panoramo kiun ĝi ofertas al la urbo igas ĝin populara turisma celo. Funikularo, inaŭgurita en 1965, ebligas atingi la supron sur kiu troviĝas Kapelo Sankta Georgo (Hagios Georgios), konstruita en la 19-a jarcento.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La etimologio de ĝia nomo ne estas certa. Oni pensis, ekzemple, ke tiu alteco estis rifuĝejo por lupoj (antikve-greke lukoi) aŭ ke ĝi surhavus sanktejon dediĉitan al Liko, filo de Pandiono (antikve-greke lukios). Ŝajne oni trovu klarigon en la ekzisto de malnovgreka termino lukabas, kies signifo estas: « jaro ». Ja, oni scias ke en suda Germanio kaj en Svislando, oni nomas "Jahresberg" montojn sur kies supro sunapero indikas komencon de printempo, kaj do de la jaro, en la malnova Julia kalendaro (germane, Jahr signifas « jaro »). Eble Monto Likabeto, vidita de iu loko havis similan funkcion, sed tio aperas sur neniu malnova dokumento[1].

Instalaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Funikularo de Likabeto (greke Τελεφερίκ Λυκαβηττού) estis konstruita en la 1960-aj jaroj de la Nacia Organizo de la Turismo (EOT, greke Εθνικός Οργανισμός Τουρισμού) kaj estis inaŭgurita la 18-an de aprilo 1965. La finaj stacioj situas sur Strato Aristippou, en Kolonaki, kaj ĉe la Kapelo de Sankta Georgo, proksime al la supro de la monteto. Inter la finaj stacioj, la linio estas tute en tunelo.


Panoramo de Ateno elde Monto Likabeto


Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louis Deroy et Marianne Mulon, Dictionnaire des noms de lieux, éditions Le Robert, 1994 (ISBN 285036195X)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lycabette en la franca Vikipedio.