Monto Meru (Tanzanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Monto Meruo.
Monto Meru

Monto Meru estas aktiva stratovulkano en Tanzanio. Ĝia pinto altas 4 565 metrojn super la marnivelo, el kio 3 170 metroj konsistigas ĝian elstarecon. Monto Meru estas la deka plej alta monto en Afriko, kaj la dua plej alta en Tanzanio, situante 70 km-ojn okcidente de la plej alta, nome Kilimanĝaro. Monto Meru suferis katastrofan erupcion, kiu pafis grandan parton de ĝia antaŭa amplekso orienten, antaŭ ĉ. 8 000 jaroj, kaj ĝia plej lasta erupcieto okazis en 1910. Ĝi situas en Nacia Parko Arusha

.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]