La Monto Ossa (angleMount Ossa [mæɔnt ˈɒsə]) estas monto de Aŭstralio. La monto situas en la insula subŝtato Tasmanio, en la nord-orienta centro de la insulo. Ĝi apartenas al la montaro Pelion Range.
Temas pri la plej alta monto en la subŝtato kaj insulo: La montopinto estas en 1 617 metroj de supermara alteco, tio ankaŭ estas la elstaro el inter la ĉirkaŭa tereno, ĉar la marbordo kaj do la la marnivelo ĉie sur la insulo proksimas. La geografia domino, do la radiuso de la areo, kiun la monto superstaras, estas 491 kilometroj.