Monto Paine Grande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de cerro Paine Grande, centre, super glacimontero devena el la glaĉero Grey (videbla maldekstre) flosanta en la samnoma lago.

La Monto Paine Grande aŭ en hispana cerro Paine Grande estas monto situa en la masivo Paine, en la interno de la Nacia Parko Torres del Paine, en la Ĉilia Patagonio. Administracie, ĝi situas en la regiono Magallanes y de la Antártica Chilena kaj en la Provinco Ultima Esperanza.

Situa sudokcidente de la masivo, la cerro Paine Grande posedas kvar pintojn: la ĉefa (3 050 m), la Punta Bariloche (2 600 m), la centra Cumbre Central (2 730 m) kaj la norda Cumbre Norte (2 750 m).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Paine Grande» ĉe andeshandbook.org

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gino Buscaini et Silvia Metzeltin, Patagonia, tierra mágica para viajeros y alpinistas, Desnivel, 2000, 304 p. (ISBN 9788489969575)
  • Alan Kearney, Mountaineering in Patagonia, Cloudcap, 30 juin 1993, 168 p. (ISBN 9780938567301)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Paine Grande ĉe andeshandbook.org Konsultita la 30an de Januaro 2017.