Monto Rorajmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La monto Rorajmo estas 2.810 m alta tabulmonto (tepui) ĉe triopa limo de Venezuelo kaj Brazilo.

Ĝia nomo venas el nomo de la brazila federacia ŝtato Roraima. Ĝis 1962 oni nomis la regionon Território do Rio Branco, sed tio kaŭzis problemojn kun Rio Branco, aliloka urbo.

Rorajmo longas 15 km kaj altas ĝis 700 m super la tropikan pluvarbaron. Okcidente de Rorajmo troviĝas la ĝemela tabulmonto Kukenam.

La monto konsistas el sabloŝtono kaj ties surfaco ne estas glata sed roka kun fendegoj. Sur ĝi abundas endemaj plantoj kaj bestoj.

La fama sudamerika esploristo Siro Robert Hermann Schomburgk inspiris la britan kuraciston Arthur Conan Doyle verki la romanon La forgesita mondo (The Lost World) (1912).