Monto Saint Helens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Saint Helens
angle: Mount St. Helens
vulkano
Korpo de Monto Saint Helens spegulanta en lago
Lando Usono Usono
Ŝtato Vaŝingtonio
Kantono Kantono Skamania
Tipo de vulkano Stratovulkano
Situo Monto Saint Helens
 - alteco 2 550 m s. m.
 - koordinatoj 46° 11′ 00″ N 122° 11′ 00″ U / 46.18333 °N, 122.18333 °U / 46.18333; -122.18333 (mapo)
Vulkana arko Kaskada vulkana arko
Orogenenezo
montariĝo
Kaskada Montaro
Grupo Pacifika Fajroringo
Unua grimpo Thomas J. Dryer
 - dato 1853
Lasta erupcio 2004 – 10-a de julio 2008
Aĝo de roko < 40 000 jaroj
Situo de Monto Saint Helens enkadre de Usono
Situo de Monto Saint Helens enkadre de Usono
Situo de Monto Saint Helens enkadre de Usono
Situo de Monto Saint Helens enkadre de Vaŝingtonio
Situo de Monto Saint Helens enkadre de Vaŝingtonio
Situo de Monto Saint Helens enkadre de Vaŝingtonio
Vikimedia Komunejo: Mount St. Helens
Monto Saint Helens dum erupcio
David A. Johnston Unu horon antaŭ ol mortigis lin la erupcio en la jaro 1980

Monto Saint Helens troviĝas en Vaŝingtonio (Usono). La alteco de ĉi tiu aktiva vulkano de la Kaskada montaro atingis 2950 metrojn antaŭ ĝia erupcio en 1980. Ĝia nuna alteco estas 2550 metroj.

En majo 1792, Kapitano George Vancouver vidis la monton de la Puĝeta markolo. En oktobro 1793, dum li estis en sia ŝipo ĉe la buŝo de la rivero Kolumbio, li denove vidis ĝin kaj nomis ĝin por honori la ambasadoron de Lia Brita Moŝto al la Kortego de Madrid, Barono Saint Helens, Alleyne Fitzherbert. Oni diras, ke la indiana nomo de la monto estis Loŭala-klogh, kiu signifas fumantan monton.

Neaktiva dum 120 jaroj, Monto Saint Helens violente erupciis la 18-an de majo 1980. Ĝi mortigis ĉirkaŭ 60 personojn kaj elsputis vulkanan plumon 18 300 m en la aeron. La erupcio kaŭzis fajrojn kaj kot-lavangojn, kaj kovris grandan areon per vulkana cindro. La vulkano kaj la ĉirkaŭaĵoj nun estas nacia monumento.

La 1-an de oktobro 2004, post multe da tertremetoj, Monto Saint Helens denove erupciis.

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube