Montoj Torozos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El nordo kaj maldekstro: viole, Tierra de Campos; flave, Montes Torozos; helblue, Campiña del Pisuerga; ruĝe, Páramos del Esgueva; oranĝe, Tierra del Vino; verde, Tierra de Pinares; malhelblue, Campo de Peñafiel; blanke, Tierra de Medina.

Montoj Torozos, en hispana Montes Torozos, estas unu el ok komarkoj de la provinco Valadolido, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ne estas klara komarka divido firmigita je oficiala nivelo. Tamen, ja estas historiaj komarkoj pli malpli enradikigitaj kiuj enhavas municipojn, submunicipojn kaj loĝejajn areojn kiuj unuiĝas por la administrado de komunaj servoj kiel tiu de rubokolektado, purigado kaj sanservoj. La komarko Montoj Torozos estas limigita norde per la komarko Kampartero, kaj laŭhorloĝe kun la provinco Palencio (nur je unu municipo), la komarkoj Campiña del Pisuerga (oriente), Tierra del Vino (sude) kaj la provinco Zamoro (okcidente). Temas pri monteta tereno sude de la rivero Pisuerga, oriente de la rivero Carrión.

La komarko konsistas el 39 vilaĝoj en 32 municipoj: nome Adalia, Casasola de Arión, Ciguñuela, Fuensaldaña, Gallegos de Hornija, La Mudarra, Marzales, Tordesillas, Villanubla, Barruelo del Valle, San Cebrián de Mazote, Pedrosa del Rey, Wamba, Castronuño, Villalba de los Alcores, Mota del Marqués, Mucientes, Peñaflor de Hornija, Castromonte, Castrodeza, Castromembibre, Tiedra, San Pelayo, San Salvador, Torrecilla de la Torre, Torrelobatón, Vega de Valdetronco, Velliza, Villalbarba, Villán de Tordesillas, Villasexmir, kaj Velilla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]