Saltu al enhavo

Montokresta apuseto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montokresta apuseto
Montokresta apuseto surneste en Bukidnon, Mindanao, Filipinoj
Montokresta apuseto surneste en Bukidnon, Mindanao, Filipinoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Collocalia
Specio: Montokresta apuseto C. isonota
Collocalia isonota
(Oberholser, 1906)
Sinonimoj
  • Collocalia esculenta isonata
  • Collocalia linchi isonota
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Montokresta apusetoMontokresta salangano (Collocalia isonota) estas malgranda apuso de la genro Collocalia kaj unu el 11 specioj de la genro. Ĝi estas endemio en Filipinoj, kie ĝi troviĝas en Luzono, Mindanao kaj Sulua insularo.

Ĝia natura vivejo estas tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi antaŭe estis konsiderata subspecio de la brila apuseto.

La Montokresta apuseto estas 9–10 cm longa kun kvadrata vosto.[1] La dorso kaj supra surfaco de la flugiloj estas malhelbluaj kun modera verda brilo. La pugo estas foje iomete pli pala pro la blankaj randoj de plumoj formantaj la supravostajn kovrilojn. La gorĝo kaj supra brusto estas malhelgrizaj kun fajna blanka skvameco kuniĝanta en pli grandajn grizecajn ĉevronojn super la malsupra brusto kaj flankoj, fariĝante blankaj super la ventro. Foje estas tufo de malgrandaj plumoj sur la halukso, la malantaŭen direktita piedfingro. Al ĉi tiu specio mankas la blankaj makuloj sur la internaj retoj de la vostoplumoj, kiuj ĉeestas en kelkaj Collocalia specioj.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Montokrestan apuseton priskribis la usona ornitologo Harry Oberholser en 1906 kiel subspecio de Kavapuseto kun la trinoma nomo Collocalia linchi isonota. La tipa loko estas la provinco Benguet en la insulo Luzono en Filipinoj.[3][4] La specia epiteto isonota devenas el grekaj isos signife "egala" aŭ "simila" kaj nōton signife "dorso".[5] La Montokresta apuseto estis iam traktita kiel subspecio de la brilapuseto sed estis plialtigita al specistatuso baze sur la rezultoj de detala analizo de apusetoj de la genro Collocalia publikigita en 2017.[2][6]

Estas jenaj du subspecioj:[6]

Ekologio kaj kutimaro

[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias multe pri la dieto de ĉi tiu specio, sed oni supozas, ke ĝi manĝas malgrandajn insektojn dumfluge.

Nestoj sur homfaritaj strukturoj, kavernoj kaj klifoj. Ilia nesto estas farita el musko, seka herbo kaj foje plumoj, kiuj ĉiuj estas ligitaj per ĝia salivo. Ne multe pli oni scias pri ĝia reproduktado.

Habitato kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

Vidata en preskaŭ ajna vivejo inkluzive de marbordaj regionoj, montaraj arbaroj, agrikulturaj terenoj kaj eĉ vojoj. Ĝi estas ankoraŭ plej ofte vidata en arbaroj kaj maldensejoj.

La Internacia Unio por la Konservo de Naturo ankoraŭ ne agnoskis ĉi tiun kiel propran specion. Ĝi taksis ĝian gepatran specion, la brilan apuseton, kiel malplej zorgigan specion.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Glossy Swiftlet (Collocalia esculenta). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Alirita 23a de Aŭgusto 2017 .
  2. 2,0 2,1 (2017) “Speciation in Indo-Pacific swiftlets (Aves: Apodidae): integrating molecular and phenotypic data for a new provisional taxonomy of the Collocalia esculenta complex”, Zootaxa 4250 (5), p. 401–433. doi:10.11646/zootaxa.4250.5.1. 
  3. (1906) “A monograph on the genus Collocalia”, Proceedings of the Academy of Natural Sciences of Philadelphia 58, p. 177–212 [182 in key, 208]. 
  4. (1940) Check-list of Birds of the World 4. Harvard University Press.
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. 6,0 6,1 Owlet-nightjars, treeswifts & swifts. World Bird List Version 7.3. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 2a de Aŭgusto 2017 .
  7. (2022) “Ridgetop Swiftlet (Collocalia isonota), version 2.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.ridswi1.02. 
  • Chantler kaj Driessens, Swifts (ISBN 1-873403-83-6)
  • Chantler, Phil & Driessens, Gerald (2000) Swifts: a Guide to the Swifts and Treeswifts of the World, 2a eld., Pica Press, East Sussex.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]