Montserrat Roig
Montserrat ROIG Fransitorra (Barcelono, 13-a de junio 1946 – Barcelono, 10-a de novembro 1991) estis hispana verkistino kaj ĵurnalistino, kiu verkis en la kataluna lingvo. Ŝi verkis romanojn, novelojn, raportaĵojn kaj ĵurnalistajn artikolojn, pro kiuj ŝi ricevis plurajn premiojn. Engaĝiĝinta al feminismo kaj la lukto kontraŭ la frankismo, ŝi aktivis en diversaj organizaĵoj, inkluzive de la komunisma Unuigita Socialista Partio de Katalunio (PSUC), kataluna naciismo kaj la defendo de virinaj rajtoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi edukiĝis en klera kaj engaĝiĝinta familio. En teatra lernejo EADAG ŝi interkonatiĝis kun famuloj kiel Josep Maria Benet, Pilar Aimerich, Ricard Salvat, Salvador Espriu kaj Maria Aurèlia Capmany.
En 1966 ŝi partoprenis en la tiel nomata Kapuĉenaĵo, serio da protestoj okazintaj lige kun la asembleo de la Demokrata Unio de Studentoj. En 1968 ŝi aliĝis al la PSUC (Unuigita Socialista Partio de Katalunio), kie ŝi renkontis alian el siaj proksimaj amikoj, Manuel Vázquez Montalbán. Ŝi komencis sian ĵurnalisman karieron ĉe Tele-Exprés, Serra d’Or, kaj kiel redaktoro de la Vortaro de Kataluna Literaturo. Poste, ŝi ankaŭ skribis por L'Avenç, Els Marges, Destino, Cuadernos para el diálogo, Triunfo, kaj Vindicación Feminista, inter aliaj.
En 1970, ŝi forlasis la PSUC (Unuigita Socialista Partio de Katalunio) ĉar ŝi estis malkontenta pri la interna funkciado de la partio. En la sama jaro, la 13-an de decembro, ŝi partoprenis sidostrikon de intelektuloj kaj artistoj ĉe la Monaĥejo de Montserrat por protesti kontraŭ la Procesoj de Burgoso.
En 1976 ŝia romano El temps de les cireres (La tempo de la ĉerizoj) ricevis la Premion Sant Jordi. En 1990 ŝi ricevis diagnozon de mama kancero, kiu prenis ŝian vivon jaron poste.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Romanoj
[redakti | redakti fonton]- Ramona, adéu! (1972)
- El temps de les cireres (1977)
- L'hora violeta (1980)
- L'òpera quotidiana (1985)
- La veu melodiosa (1987)
Noveloj
[redakti | redakti fonton]- Molta roba i poc sabó... i tan neta que la volen (1970)
- El cant de la joventut (1989)
Teatro
[redakti | redakti fonton]- Reivindicació de la senyora Clito Mestres (1990)
Ne fikcio
[redakti | redakti fonton]- Els catalans als camps nazis (1977)
- ¿Tiempo de mujer? (1980)
- L'agulla daurada (1985)
- L'autèntica història de Catalunya (1990)
- Digues que m'estimes encara que sigui mentida (1991)
- Un pensament de sal, un pessic de pebre : dietari obert (1992)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- 2012, M. Àngels Francés Diez, Montserrat Roig: feminisme, memòria i testimoni, Publicacions de l’Abadía de Montserrat.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Montserrat Roig en la Asociación de Escritores en Lengua Catalana, AELC.
- Montserrat Roig en lletrA, el espacio de literatura catalana de la Universidad Abierta de Cataluña, en hispana.
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Montserrat Roig" en la hispana vikipedio (fonta versio 171903524). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |


