Monty Python's Life of Brian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monty Python's Life of Brian
filmo
Originala titolo Monty Python’s Life of Brian
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1979, 14 aŭg. 1980, 17 aŭg. 1979, 8 nov. 1979
Ĝenro komedia filmo, religious satire, parodifilmo
Kameraado Peter Biziou
Reĝisoro(j) Terry Jones
Produktisto(j) Graham Chapman • John Cleese • Terry Gilliam • Eric Idle • Terry Jones • Michael Palin
Scenaro Graham Chapman • Terry Gilliam • Michael Palin • John Cleese • Eric Idle • Terry Jones
Filmita en Monastir
Loko de rakonto Okcidenta Azio
Muziko de Geoffrey Burgon
Rolantoj Graham Chapman • John Cleese • Terry Gilliam • Terry Jones • Eric Idle • Michael Palin • Sue Jones-Davies • Terence Bayler • Carol Cleveland • George Harrison • Neil Innes • Gwen Taylor • Kenneth Colley • John Young • Spike Milligan • Charles McKeown • Bernard McKenna • Andrew MacLachlan • Chris Langham • Charles Knode • Kenneth Colley • Peter Brett • John Case • Randy Feelgood
Produktinta firmao HandMade Films
IMDb
vdr

Monty Python's Life of Brian, ankaŭ konata kiel Life of Brian ("Vivo de Brian"), estas brita komedia filmo el 1979, kiun skribis, kaj en kiu ĉefrolas, la komedia grupo Monty Python (Graham Chapman, John Cleese, Terry Gilliam, Eric Idle, Terry Jones kaj Michael Palin). Ĝi estis ankaŭ reĝisorita de Jones. La filmo prezentas rakonton pri Brian Cohen (Chapman), juna juda viro, kiu naskiĝas samtage kiel - kaj najbara al - Jesuo, kaj estas poste miskonsiderata kiel la Mesio.

La filmo enhavas temojn religie satirajn, kiuj estis polemikaj dum la tempo de ĝia eldono, altirante akuzojn pri blasfemo kaj protestoj de kelkaj religiaj grupoj. Tridek naŭ lokaj aŭtoritatoj en Britio aŭ tute malpermesis ĝin, aŭ devigis 18-jaran minimuman aĝon, efike malhelpante la montron de la filmo. Kelkaj landoj, inkluzivante Irlandon kaj Norvegion, malpermesis ĝian montron, kelkaj el kies malpermesoj daŭris jardekojn. La merkatistoj uzis tian fifamecon por profitigi sian merkatadan kampanjon; ekzemple afiŝoj en Svedio diris, "Tiel amuza, ke ĝi estis malpermesita en Norvegio!"[1]

La filmo estis sukceso, la kvara plej multenspeza filmo en Britio en 1979 kaj plej multenspeza el ĉiuj britaj filmoj en Usono tiun jaron. Ĝi restas populara, ankoraŭ ricevante pozitivajn recenzojn. La filmo estis nomita "la plej bona komedia filmo iam ajn" de pluraj revuoj kaj televidaj retoj, kaj ĝi ricevis 97-elcentan takson de la retejo Rotten Tomatoes.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]