Monumento Princo Karl Günther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La monumento antaŭ la restarigo de la statuo, en 2008.

La Princo-Günther-monumento (germane: Fürst-Günther-Denkmal) troviĝas en Herschdorf (Germanujo) sur la 800 metrojn alta montodorso Langer Berg, kiu sterniĝas je 7 kilometroj de longeco kaj 2 kilometroj de larĝeco inter la urboj Gehren kaj Großbreitenbach.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monumento faritis de 1909-12 pro instigo de la societo Thüringer Waldverein Gehren en honoro al princo Karl Günther von Schwarzburg-Sondershausen (1830-1909) kiu mortis sen esti generinta tronheredanton. Tial kun li finiĝis la dinastio de Schwarzenburg. La vidvino donacis statuon kun alteco de 3 metroj kiu postulis fortikan fundamenton: tiu grundmuro faritis laŭ la planoj de la arkitekto Richard Klepzig (Gotha) el naturŝtonoj originantaj el la Lange-Berg-monteto. La bronza statuo montranta la princon kiel ĉasiston kun ĉapelo kaj ĉkirkaŭpendigita pafilo, faritis de Arnzo Zauche el Vajmaro. Dum la Dua mondmilito la bronzaĵo forprenitis (en 1942) kaj restis en la porsonorila tombejo en Hamburgo sen damaĝo ĝis la fino de la milito: ĝi fanditis ne antaŭ la 1972-a jaro! La Lange-Berg-monumento restis netuŝita ankaŭ dum la GDR-tempo kiel "normala" belvidejo, el kiu oni havas ravan panoramon. Post la Turniĝo la amikara societo Förderverein Langer Berg e.V. kaj la najbaraj komunumoj zorgis pri ne plua disfalo de la ŝtonaro. En 2002/03 iĝis profunda restaŭrado kaj ekde la 7-a de aŭgusto 2010 troviĝas denove princa statuo surloke similanta la originalan skulptaĵon (alta je 3,20 metroj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]