Monumento al Indiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al Indiano
monumento [+]
Koordinatoj43° 22′ 46″ N, 3° 46′ 43″ U (mapo)43.379338888889-3.7786472222222Koordinatoj: 43° 22′ 46″ N, 3° 46′ 43″ U (mapo)

ArkitektoÁngel Hernández Morales

Monumento al Indiano (Kantabrio)
Monumento al Indiano (Kantabrio)
DEC
Lokigo de Kantabrio en Hispanio

Map
Monumento al Indiano
Vikimedia Komunejo:  Monumento al Indiano y a la Marina de Castilla [+]
vdr
Monumento al Indiano y a la Marina de Castilla.
Maketo de la monumento, en 1966

La Monumento al Indiano (oficiale, Monumento al Indiano kaj la Mararmeo de Kastilio) estas monumento sur la pinto de la monto Peña Cabarga, en Kantabrio (Hispanio). Ĝi honoras kantabrajn migrintojn al Ameriko (indjanoj) kaj la helpon de la kantabra mararmeo servinta la Reĝlandon de Kastilio.

Oni konstruis ĝin en 1968 laŭ desegno de la arĥitekturisto Ángel Hernández Morales kaj projekto de la konstruinĝeniero José Calavera Ruiz, kiuj ankaŭ konstruis la telferon de Fuente Dé. Oni inaŭguris la monumenton la 8-an de julio 1968.

La monumento konsistas el turo kun ronda ejo, al kiu oni iras per strukturo simila al ponto. La turo altas 40 metrojn proksimume. De ĝi oni povas rigardi vastan panoramon de la Golfo de Santandero, la marbordo de Kantabrio kaj la montaro Picos de Europa. Apud la monumento oni konstruis televidan ripetilon.

En la monumento estas plato kun tiu ĉi solena mesaĝo:[1]

Citaĵo
 La Provinca Deputitaro de Santandero dediĉas tiun ĉi monumenton inter la ĉielo kaj la maro al la gloro de nia Mararmeo kaj niaj elmigrintoj. Kiel ĝis nun, Dio ĉiam plu lumigu la vojon de la hispanaj ŝipoj tra la tutaj maroj kaj animu la esperojn de homoj elirintaj sian Patrujon por trabati al si vojon en la mondon. Sciu maranoj kaj indjanoj, ekde via loko en Historio, kiel Pero Niño kaj Juan de la Cosa, ke: en apogeo de plena boneco, kiel ValdecillaComillas, aŭ nekonatoj en la senfama posteno de plenumita devo aŭ neatingita celo, via dolĉa Kantabrio ĉiam prezentos al vi la apertajn brakojn de siaj montoj kaj la bonvolan lulon de siaj marondoj. 

En majo 2007 oni instalis senluman kameron. Ĝi havas areon de 23 kvadrataj metroj kaj en ĝi povas samtempe esti 58 homoj. Ankaŭ en 2007 oni malfermis novan restoracion (en la unua inaŭguro de la monumento ankaŭ estis restoracio, sed post iom da tempo ĝi malaperis).

Referencoj[redakti | redakti fonton]