Monumento al Neŭtraleco
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
| Monumento al Neŭtraleco | |
|---|---|
| monumento [+] | |
| Koordinatoj | 37° 52′ 56″ N, 58° 20′ 0″ O (mapo)37.8821858.3333Koordinatoj: 37° 52′ 56″ N, 58° 20′ 0″ O (mapo) [+] |
![]() |
|
| Monumento al Neŭtraleco | |

La Monumento al Neŭtraleco aŭ Arko de Neŭtraleco (turkmene: Bitaraplyk arkasy) estas monumenta turo en Aŝĥabado, Turkmenio.
Ĝi estis konstruita en 1998, por celebri, ke la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj agnoskis Turkmenion kiel "konstante neŭtralan landon" en 1995.
La monumenta turo estis konstruita en norda parto de la sendependeca palaco, sed estis translokigita al suda vojfino de la neŭtraleca granda avenuo laŭ la ordono de la dua prezidanto Gurbanguli Berdimuĥamedov en 2011.



