Saltu al enhavo

Monumento al Vjetnamaj Veteranoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al Vjetnamaj Veteranoj
Koordinatoj38° 53′ 28″ N, 77° 2′ 52″ U (mapo)38.891111111111-77.047777777778Koordinatoj: 38° 53′ 28″ N, 77° 2′ 52″ U (mapo)

Estiĝo13-a de novembro 1982

Monumento al Vjetnamaj Veteranoj (Vaŝingtono)
Monumento al Vjetnamaj Veteranoj (Vaŝingtono)
DEC
Lokigo de Vaŝingtono en Usono

Monumento al Vjetnamaj Veteranoj (Centra Vaŝingtono)
Monumento al Vjetnamaj Veteranoj (Centra Vaŝingtono)
DEC

Map
Monumento al Vjetnamaj Veteranoj

Vikimedia Komunejo:  Vietnam Veterans Memorial [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Monumento al Veteranoj de Vjetnamio estas nacia monumento de Usono en Vaŝingtono, honorante membrojn de la usonaj armetrupoj, kiuj mortis en la Vjetnama milito aŭ estas malaperintaj en batalo pro la milito. La monumento konsistas el tri partoj: la Memormuro, la Tri Soldatoj, kaj la Virina Monumento. Ĝi estis iniciatita de veteranoj de la Vjetnama milito kaj financita tute per donacoj de la Memorfonduso por Veteranoj de Vjetnamio, establita laŭ sugesto de John P. Wheeler, kaj celis kontribui al la repaciĝo de la dividita usona loĝantaro.[1][2]

La ĉefa parto de la monumento estis kompletigita en 1982 kaj situas en la Ĝardenoj de la Konstitucio, proksime al la Monumento al Abraham Lincoln.

La Memormuro

[redakti | redakti fonton]

La muroj estas enprofundigitaj en la teron en kontraŭmonumentisma stilo kaj ilia alteco varias - de 20 centimetroj ĉe la rando, ĝis tri metroj kie la muroj kuniĝas. Estas pasejo laŭlonge de la muroj, kiu permesas al vizitantoj legi la nomojn. Sur la muro, antaŭ la nomoj estas skribita:

Memore al la viroj kaj virinoj de la Usonaj Armitaj Fortoj, kiuj servis en la Vjetnama Milito. La nomoj de tiuj, kiuj donis siajn vivojn, kaj tiuj, kiuj mankas, estas listigitaj laŭ la ordo, en kiu ili estis prenitaj de ni.

Statuo de la Tri Soldatoj

[redakti | redakti fonton]

La statuo de la Tri Soldatoj, kiu estas parto de la monumento, prezentas tri soldatojn vestitajn en uniformoj el la epoko de la Vjetnama milito. La statuon desegnis Frederick Hart en 1984. Hart partoprenis en la originala konkurso por desegni la monumenton kaj gajnis la trian lokon.

Monumento al Virinaj Militistoj

[redakti | redakti fonton]

La Monumento al la Virinoj en Vjetnamio estas dediĉita al la virinoj, kiuj batalis en la Vjetnama milito, el kiuj la plej multaj servis kiel flegistinoj kaj medicina personaro. La monumento staras ĉirkaŭ 100 metrojn for de la Monumento al la Vjetnamio. Ĝin desegnis Glenna Goodacre.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vietnam Veterans Memorial FAQs.
  2. Robbins, Eleanora I.. (2001) Building Stones and Geomorphology of Washington, D.C.: The Jim O'Connor Memorial Field Trip.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]