Monumento de Pola Oficiro en Zambrów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento de Pola Oficiro en Zambrów

Monumento de Oficiro de Dua Pola Respubliko en Zambrów estas monumento de pola soldato en Zambrów rilata al la historio de la urbo, lokita ĉe unu el la ĉefaj stratoj Avenuo de la Pola Armeo, inaŭgurita en 5-a de septembro 2010.

Signifo de la monumento[redakti | redakti fonton]

La monumento memorfestas du lernejoj de kadetoj de rezervo de infanterio kaj artilerio, ekzistantaj en Zambrów dum la Dua Pola Respubliko. Konstruaĵo troviĝas en la historia urboparto nomita "Kazerno".

La iniciatinto de la konstruo de la monumento estis Zambrova Urbodomo. La ideo kreitis en majo 2009. En la inaŭguro de monumento ceremonio en 5-a de septembro 2010 partoprenis infanoj de oficiroj, kiuj postenis en Zambrova Kazerno dum la Dua Pola Respubliko[1].

Apero de la monumento[redakti | redakti fonton]

La monumento havas tradicia formo: la figuro stara pola oficiro en uniformo de soldato de la Dua Pola Respubliko sur granita piedestalo. Kiel aŭtoro de monumento klarigis la oficiro rigardas al la estonteco kaj estas en malpeza moviĝo. La figuro de Pola Oficiro estas farita el bronzo kaj ĝi havas altecon de proksimume 2.5 metroj. Sur la granita piedestalo de la monumento aperas emblemoj de armeunuoj:

  • 71-a Infanteriregimento en la formo de Laŭrokrono kun la numero "71" en la mezo, kiuj postenigitis en Zambrów de septembro 1926 ĝis septembro 1939,
  • insigno de Lernejo de Kadetoj de Rezervinfanterio, 
  • insigno de Mazovia Lernejo de Kadetoj de Rezervartilerio nome de generalo Jozefo Bem,
  • informestraro.

Apud la monumento oni konstruis memormuron el skoria briko. La muro havas dimensiojn 3x2 m kaj memorigas la malnovajn murojn de konstruaĵoj de Zambrova Kazerno.

Aŭtoro de la Pola Oficiro[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro de la monumento estas pola skulptisto Michał Selerowski. Li konsultitis la detalojn de la uniformoj kun Zambrova Historia Regionkamero de kaj Pola Armeo Muzeo en Varsovio.

En februaro de 2011 aŭtoro gajnis “Oran Bizonon 2010” (prestiĝa jarpremio patronita de la Zambrova urbestro) en la kategorio la "Kreo kaj disvastigo de kulturo"[2].

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la monumento komenciĝas edukvojeto "Kazerno en Zambrów" konsistanta el 24 kazernaj konstruaĵoj[3]. Zambrova Kazerno estis konstruitaj de Caro fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento. Ĉi tie postenigitis armeoj: rusa (ĝis 1915), germana, sovetia kaj pola (1917-1939, 1944-1957). 26-an de januaro 1989 konservita kazerno konstruaĵoj kaj akompananta ekonomiaj strukturoj oni enskribis sur la liston de monumentojn [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]