Monumento por dizertintoj (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento por dizertintoj
monumento [+]
Koordinatoj50° 58′ 42″ N, 11° 1′ 14″ O (mapo)50.978311.0206Koordinatoj: 50° 58′ 42″ N, 11° 1′ 14″ O (mapo)

Map
Monumento por dizertintoj
Vikimedia Komunejo:  Denkmal für den unbekannten Wehrmachtsdeserteur (Erfurt) [+]
vdr

La Monumento por nekonataj dizertintoj kaj viktimoj de la nazia militara justico (germane: Deserteursdenkmal Erfurt) antaŭ la Philipp-bastiono sur la Petersberg en Erfurto inaŭguritis en la Internacia Tago de la Paco en 1995.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La memorigilon faris la erfurta artisto Thomas Nicolai. Ĝi konsistas el 8 metalsteleoj, el kiuj 7 tenas sin disciplineme en pozicio rekta, dum unu steleo havas individuan formon. Ĝi flankenturniĝis elviciĝonta kaj simbolas la dizertontan soldaton. Bronza tabulo surpavime havas la enskribon: "Dem unbekannten Wehrmachtsdeserteur – Den Opfern der NS-Militärjustiz – Allen die sich dem Naziregime verweigerten" (tradukite: "Por la nekonata dizertinto de Wehrmacht - por la viktimoj de nazia militara justico - por ĉiuj rifuzintaj obeon al la NS-reĝimo"). Krome citaĵon el la verko Träume de Günter Eich, tekstantan: "Seid Sand, nicht das Öl im Getriebe der Welt." (tradukite: "Estu sablo, ne lubrikaĵo en la mekanismoj de la mondo.")[1].

La artisto prenis metalrubon (iamajn hejtkaldronojn), ĉar tiaĵoj estas materialoj kun spuroj. La ŝtalo memorigas la materialbatalojn de la Dua mondmilito. La ordo de la steleoj en la formo de mallarĝa strateto montru la pasadon de vergoj kaj elvoku senton de angoro, korpremiteco, uniformeco kaj senespereco. Ĉio tiu ankoraŭ plifortiĝas per pintaj elementoj surobjekte.

La problemo de obeemo kaj de sinintegrigo en ordon egalas - por la artisto - ĝenerale la komplikan rilaton inter individueco kaj socia sistemo.

Kiam sento de doloro komenciĝas (aludite sur la artaĵo ekz. per kapo klinita de dizertonto) la rajto je memdetermino iĝas rajto je rifuzo[2].

Historia konekso de la loko[redakti | redakti fonton]

Proksime al la monumento troviĝis ekde 1935 la armea tribunalo 409 ID de Wehrmacht, kie dum la milito ĉ. 50 dizertintoj kondamnitis al morto. En la kelo de la granda prusa defendkazerno sur la monteto ankaŭ troviĝis ĉeloj malliberejaj kaj kelkaj kondamnitoj estis eĉ mortpafitaj sur la citadelo.

Ideo kaj kontroversoj[redakti | redakti fonton]

Detalo de la steleo de la dizertinto.

En novembro 1994 grupiĝis iniciativemuloj, kiuj volis starigi en la 8-a de majo 1995 (= 50-a datreveno de la liberigo de Germanio) tian monumenton. Al la samideanoj apartenis i.a. anoj de sindikatoj kaj pacgrupoj, viktimoj de naziismo, reprezentantoj de eklezioj kaj artistoj[3]. La samideanaro decidis en januaro 1995 pozitive en favoro de la Nicolai-koncepto kaj plievoluigis la projekton kun li kaj faklaboristoj de Deutsche Bahn. Subtenis la projekton ankaŭ eminentuloj kiel Ralph Giordano kaj Gerhard Zwerenz, kiu mem estis dizertinto. Ili estis la unuaj subskribintoj de petletero[4]. Necesus rehabilito jura de tiuj kontraŭstarantoj. La monumento kuraĝigu akrigi la konsciencojn antaŭ rompoj de homaj rajtoj. Ĝi instigu lukti kontraŭ ĉiu ajn perforto. Nicolai mem ĉiam substrekis sian nevolon nomigi la dizertintojn herooj kaj nomigi la daŭre batalantojn malherooj[5].

Krom aliaj, aliĝis al tiu apelacia-movado ankaŭ Joschka Fischer, Vera Lengsfeld, la evangelia episkopo Christoph Demke, provosto eklezia Heino Falcke, la turingia ministrino pri socialaĵoj Irene Ellenberger, Christa Wolf, la iama dizertinto Ludwig Baumann kaj Dorothee Sölle. Ĉar la tiama erfurta urbestro Manfred Ruge malŝatis la monumenton ĝis ties senvualigo, la Verduloj iniciatis oficialan mocion pri digna starigo ĉe la monteto Petersberg[6].

Poste la Artkomisio de la urbo ekaktivis kritikanta mankintan publikan proponon koncerne partoprenon en prezkonkurado. Post konceptopruvo kaj vido de la unua finfabrikita steleo la komisio kritikis la tuton pro troa abundeco unuflanke, aliflanke pro tro granda abstrakteco. Tial la planita dato de 8-a de majo ne plu povis esti observita kaj oni fiksis la 1-an de septembro kiel novan inaŭgurtagon. Malgraŭ kelkaj pluaj malhelpaj agadoj oni sukcesis finfine per ĝustatempa inaŭguro[7].

Ekde la unuaj paŝoj startis pridiskutado publika. Ekzemplo bona por tiu estis kvereloj surpaperigitaj en la fakgazeto Stadt und Geschichte. Foje kuntrupanoj daŭre batalantoj tie pli alte estimiĝis ol dizertintoj[8]. Foje aliaj ŝajne ĝenerale malbone taksis la membrojn de Wehrmacht, kiuj ne decidis foriri.

15 jarojn poste oni malfermis ekspozicion sur la monteto Petersberg kun la titolo: "Was damals Recht war... Soldaten und Zivilisten vor Gerichten der Wehrmacht". Tie oni raportis ankaŭ pri la longa procedo ĝis sukcesa honorigo de dizertintoj en Germanio kaj de ilia agnosko kiel viktimoj de naziismo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • DGB-Bildungswerk Thüringen e.V., Kulturverein Mauernbrechen (eld.): DenkMal für den unbekannten Wehrmachtsdeserteur. Dokumentation einer Erfurter Initiative; Erfurt 1995
  • Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm. Essen 2013, ISBN 978-3-8375-0987-8. p. 196 f.
  • Steffen Raßloff: Die Zitadelle Petersberg als Erinnerungsort an NS-Diktatur und Zweiten Weltkrieg. En: Heimat Thüringen, 2-3/2005, p. 42-44.
  • Steffen Raßloff: Denkmale in Erfurt: Dem Nazi-Regime verweigert. En: Thüringer Allgemeine de la 6-a de aŭgusto 2011.
  • Eckart Schörle: Das Erfurter Deserteursdenkmal - Ein Rückblick. En: Stadt und Geschichte (48/2011), ISSN 1618-1964 , p. 32–34.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steffen Raßloff: Die Zitadelle Petersberg als Erinnerungsort an NS-Diktatur und Zweiten Weltkrieg. En: Heimat Thüringen, 2-3/2005, p. 42.
  2. R. Petz: Ein Bekenntnis zur Menschlichen Natur. Im Gespräch mit dem Erfurter Künstler Thomas Nicolai; en: UNZ, 11, 2009, p. 11
  3. Das Kriegstrauma noch in den Köpfen. Umstrittenes Denkmal für Wehrmachtsdeserteure enthüllt, en: Thüringische Landeszeitung, 2-a de septembro 1995
  4. DGB-Bildungswerk Thüringen e.V., Kulturverein Mauernbrechen (Eld.): DenkMal fÜr den unbekannten Wehrmachtsdeserteur. Dokumentation einer Erfurter Initiative; Erfurt 1995, p. 2
  5. Frankfurter Rundschau, 16-a de aŭgusto 1995
  6. Bernhard Honnigfort: Wildwuchs und verletzte Eitelkeit. Thüringens Politiker streiten über ein Deserteurs-Denkmal, en: Frankfurter Rundschau, 16-a de aŭgusto 1995
  7. DGB-Bildungswerk Thüringen e.V., Kulturverein Mauernbrechen (eld.): DenkMal für den unbekannten Wehrmachtsdeserteur. Dokumentation einer Erfurter Initiative, Erfurt 1995, p. 5
  8. Leserbrief von Dr. Rudolf Benl. En: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 6, 2000, p. 23

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]