Monumento por la Batalo de Leipzig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Völkerschlachtdenkmal
Arkanĝelo Mikaelo

La Monumento por la Batalo de Leipzig (germane: Völkerschlachtdenkmal) estas monumento en Lepsiko por la en 1813 farita Batalo de la Nacioj. Pagite plejparte per donacoj kaj de la grandurbo de Leipzig, ĝi estis kompletigita en 1913 por la 100-a datreveno de la batalo, je kosto de 6 milionoj da oraj markoj. La plej malnova tia monumento tamen troviĝas en Heilbad Heiligenstadt, Turingio

La monumento festas la malvenkon de Napoleono en Leipzig, decida paŝo direkte al la fino de malamikecoj en la Milito de la Sesa Alianco kiu taksitis venko por la germana popolo, kvankam Germanio ne komencis ekzisti ĝis 1870. Ekzistis germanaj parolantoj batalantaj sur same flankoj, kaj la soldatoj napoleonaj ankaŭ inkludis konskriptitajn germanojn de la Franc-okupata maldektra bordo de Rejno same kiel de la Rejna Federacio.

La strukturo estas 91 metrojn alta. Ĝi enhavas pli ol 500 ŝtupojn al rigarda platformo ĉe la pinto, de kiu ekzistas sensaciaj vidoj trans la grandurbo kaj la ĉirkaŭaĵoj. La strukturo faras ampleksan uzon de betono, kvankam la tegaĵoj estas de granito. La monumento estas vaste rigardita kiel unu el la plej bonaj ekzemploj de Vilhelma arkitekturo. Ĝi laŭdire staras surloke de iuj el la plej sangaj bataloj, de kie Napoleono ordigis la retiriĝon de sia armeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fono[redakti | redakti fonton]

Inter la 16-a kaj la 19-a de oktobro 1813, la Batalo de laj Nacioj estis elluktita fare de la koaliciarmeoj de Rusio, Prusio, Aŭstrio kaj Svedio kontraŭ la franca armeo de Napoleono helpita fare de polaj kaj italaj soldatoj same kiel germana-parolantoj de la Rejna Federacio. La armeo de Napoleona estis venkita kaj devigita reveni al Francio dum la aliancanoj invadis Francion frue la sekvintan jaron. Napoleono estis devigita abdiki kaj estis ekzilita al Elbo en majo 1814.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

En 1814 proponoj konstrui monumenton por festi la batalon estis faritaj. Inter la subtenantoj de la projekto estis la verkinto Ernst Moritz Arndt kiu postulis konstruon de "granda kaj grandioza monumento kiel koloso, piramido, aŭ la Katedralo de Kolonjo". Arkitekto Friedrich Weinbrenner kreis dezajnon por la monumento kiu finfine ne estis uzita.

En 1863, kiam oni festis la 50-an datrevenon de la batalo, fundamenta ŝtono estis metita, sed la monumento ne estis konstruita. Clemens Thieme, membro de la asocio Verein für die Geschichte Leipzigs aŭdis dum renkontiĝo de la unuiĝo pri la pasintecplanoj konstrui monumenton. Interesite pri rekomencado de la projekto, Thieme, kiu ankaŭ estis membro de framasona loĝio, proponis la projekton dum renkontiĝo kaj akiris la subtenon de siaj samrangaj masonistoj. En 1894, li fondis la Unuiĝon de Germanaj Patriotoj kiu akiris, per donacoj kaj loterio, la financon necesan por konstrui la monumenton por la 100-a datreveno. La sekvan jaron, la grandurbo de Leipzig donacis 40.000-kvadratajn metrjon por la konstruo. La projekto estis komisiita al Bruno Schmitz, pro liaj antaŭaj verkoj ĉe la Kyffhäuser- monumento.La konstruo komenciĝis en 1898. La elektita konstruejo estis la punkto kie Napoleono ordigis la retiriĝon de sia armeo. Thieme financis parton de la konstruo ankaŭ, kaj por sia kompleta dediĉo al la projekto, li estis nomita honorcivitano de Leipzig.

En 1898, la konstruo komenciĝis. 82,000 kubaj metroj da tero estis necesaj; 26,500 granitblokoj estis uzitaj kaj la projekto rezultigis totalkoston de 6,000, 000 markoj; la monumento estis finita en 1913.

Dezajno kaj koncepto[redakti | redakti fonton]

Inspirita per la frua projekto de Weinbrenner, Schmitz konstruis la monumenton super artefarita monteto kaj selektis piramidecan formon por klara vido de la medio. La bazo estas 124 metrojn larĝkorpa. La ĉefstrukturo, je 91 metroj, estas unu el la plej altaj monumentoj en Eŭropo. Ĝi estas kunmetita de du etaĝoj. En la unua etaĝo, kripto estas ornamita per ok grandaj statuoj de falintaj militistoj, ĉiu plej proksime al pli malgrandaj statuoj nomitaj Gardistoj de la mortintoj. En la dua etaĝo, la Halo de famo havas kvar statuojn, ĉiu 9.5 metrojn alta, por reprezenti la kvar legendajn historiajn kvalitojn atributitajn al la germana popolo: braveco, kredo, ofero, kaj fekundeco. La statuoj de la monumento estis skulptitaj fare de Christian Behrens kaj lia metilernanto Franz Metzner, kiuj finis la ceterajn statuojn post la morto de Behrens en 1905. Metzner laboris pri la skulptaĵoj pri la pinto kaj ene de la monumento.

La monumento estas konstruita en granito kaj grejso. La kupolo estas ornamita kun praĝermanaj formoj, inspiritaj per egipta kaj asira skulptaĵo. Schmitz ankaŭ planis krei aldonitan komplekson por ceremonioj kiuj inkludus korton, stadionon kaj paradejojn. Tamen, nur reflekta navo kaj du procesihimnavenuoj estis finfine kompletigitaj. Ĉirkaŭi la monumenton estas kverkoj, simbolo de vira forto kaj eltenivo al la ĝermana popolo de antikvo. La kverkoj estas kompletigitaj per ĉiamverdaĵoj, simbolante virinecan fekundecon, kaj ili situas en malĉefa pozicio al la kverkoj. La 12 metrojn granda ĉefa figuro en la fronto de la monumento reprezentas la arkianĝelon Mikaelo, konsiderita la "militdio de Germanoj".

La dezajno de la monumento estis intencita por festi la spiriton de la germana homo. Male al antaŭaj monumentoj kiuj festis la atingojn de la monarkio, tiu ĉi estis kreita por festi la finon de la batalo en 1813, la establadon de germana komunumo, kaj la maturiĝon de la germanoj kiel organizita etno.

De la Tria Regno tra komunismo ĝis la nuntempo[redakti | redakti fonton]

Dum la tempo de Nazia Germanio Hitler ofte utiligis la monumenton kiel ejon por siaj renkontiĝoj en Leipzig. Kiam La usona armeo konkeris Leipzig la 18-an de aprilo 1945, la monumento estis unu el la lastaj fortikejoj en la grandurbo antaŭ la kapitulacio. 150 SS-soldatoj kun municio kaj nutrovaroj estis en la monumento kaj povus teorie elteni 3 monatojn se ili ne estus krevigitaj per artilerio.

Dum la periodo de komunistrego en Orienta Germanio (1945-89), la registaro de la GDR estis necerta ĉu ĝi devis permesi pluekziston al la monumento , ĉar ĝi estis konsiderita reprezenti nacieman sintenon dum la Germana Imperiestra Regno. Poste, estis decidite ke la monumento daŭre restu, ĉar ĝi reprezentus batalon en kiu rusaj kaj germanaj soldatoj batalis kune kontraŭ ofta malamiko, kaj estis tial reprezentanto de la rus-germanaj soldata frateco.

En 1956, la malfermfesto de la Gimnastiko kaj sporta festivalo okazis en la memorkomplekso; la aŭtoritatoj deklaris ke la monumento povus esti interpretita kiel simbolo de "multjara german-rusa amikeco". La festivalplanistoj enfokusigis la spiriton de la festadoj en germana historio, kaj la ceremonion kiel simbolo de la dezirata germana unio. Ĝis 2013, la jaro de la du-centa datreveno de la batalo, estis restaŭradlaboroj. La Monumento de la Batalo de Nacioj situas en la sudoriento de Leipzig kaj povas esti atingita per tramlinioj 15 kaj 2 ĉe la haltejo Völkerschlachtdenkmal.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Monument to the Battle of the Nations en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]