Monumento pri Veteranoj de la Korea Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento pri Veteranoj de la Korea Milito
National Memorial of the United States • Passport to Your National Parks cancellation location [+]
Koordinatoj38° 53′ 16″ N, 77° 2′ 50″ U (mapo)38.887778-77.047222Koordinatoj: 38° 53′ 16″ N, 77° 2′ 50″ U (mapo)

Areo8 900 km² (890 000 ha)

Estiĝo1995

Monumento pri Veteranoj de la Korea Milito (Vaŝingtono)
Monumento pri Veteranoj de la Korea Milito (Vaŝingtono)
DEC

Monumento pri Veteranoj de la Korea Milito (District of Columbia)
Monumento pri Veteranoj de la Korea Milito (District of Columbia)
DEC

Map
Monumento pri Veteranoj de la Korea Milito

Vikimedia Komunejo:  Korean War Veterans Memorial [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Monumento pri Veteranoj de la Korea Milito (angle Korean War Veterans Memorial) en la Okcidenta Potomaka Parko de la usona ĉefurbo Vaŝingtono memorigas pri la mortintaj kaj vunditaj homoj (soldatoj kaj civiluloj) dum la Korea Milito. Ĝi situas sudoriente de la Monumento de Lincoln kaj sude de la reflektobaseno de la "nacia promenejo" National Mall.

Konceptado kaj konstruo[redakti | redakti fonton]

La konstruo de la monumento decidiĝis fare de la Usona Kongreso la 28-an de oktobro 1986. La tiutempa prezidento de Usono George H. W. Bush solene komencigis la konstruon la 14-an de junio 1992, la "tago de la usona flago". La 27-an de julio 1995, la 42-a datreveno de la milita armistico, ĝi inaŭguriĝis pere de la usona prezidento Bill Clinton kaj la sud-korea prezidento Kim Young-sam, kaj dediĉiĝis al la soldatoj kaj civiluloj mortintaj kaj vunditaj dum la milito. Dum la inaŭgura tago, la monumento listiĝis en la usona nacia registro de historiaj lokoj.

La memorejo[redakti | redakti fonton]

La milita memorejo havas la formon de triangulo kun cirklo ĉe sia pinto. En la triangulo staras 19 ŝtalaj statuoj pri usonaj soldatoj, kiuj pli grandas ol realaj homoj kaj kreiĝis de la skulptisto Frank Gaylord. La grupo reprezentas patrolantan soldataron, en kiu partoprenas ĉiu parto de la usona armearo: 15 soldatoj de la usona armeo, 2 soldatoj plus unu sanitaristo de la usona mararmeo, kaj 1 observisto de la usona aerarmeo. Ili portas uniformojn kaj armilojn, batalopretas, kaj staras inter strioj da granito kaj arbustoj de junipero, reprezentantaj la malurban pejzaĝon de Koreio. Norde de la statuo situas vojeto, kiu konsistigas unu el la flankoj de la triangulo. La duan triangulan flankon konsistigas 50 metrojn longa granita muro, en kiun ĉiziĝis fotaj bildigoj de soldatoj, aĵoj kaj civiluloj implikitaj en la militon. La tria triangula flanko malfermas kaj permesas rigardon al la Monumento de Lincoln.

Norde de la statuoj kaj la vojo situas "muro de la Unuiĝintaj Nacioj", en kiuj honoriĝas 22 membroŝtatoj de UN, kiuj dum la Korea Milito liveris armean kaj medicinan helpon.

La cirklo enhvas la "basenon de memoro" (Pool of Remembrance), malprofunda akva baseno de 9-metra diametro kadrigita per nigra granito kaj ĉirkaŭita de arboj kaj benkoj.

Plia granita muro en arĝentaj leteroj portas simplan mesaĝon: "Freedom Is Not Free" – libero ne senkostas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]