Moosalb (Schwarzbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
MoosalbRIVER-SISTEMO: Rejno
valo de la rivereto Moosalb
valo de la rivereto Moosalb
Bazaj informoj
Situo Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato
Longeco 25,82 km
Fluo
Fonto apud Trippstadt
- Alteco super marnivelo 410 m
Enfluejo apud Waldfischbach-Burgalben en la rivereto Schwarzbach
Geografio
v  d  r
Information icon.svg

La rivereto Moosalb (ankaŭ nomata Moosalbe) estas alfluanto de la rivereto Schwarzbach en okcidenta Palatinato, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. la supra parto de la Moosalb-valo nomiĝas pro la iama ferproduktado „martel-valo“.

Rivervojo kaj flankriveroj[redakti | redakti fonton]

La rivereto Moosalb fontas meze de la Palatinata Arbaro sur alteco de ĉ. 450 m. Oriente de la fonto situas la al la komunumo Trippstadt apartenanta urboparto Johanniskreuz. Unue la rojo fluas okcidenten kaj poste suden. Post apenaŭ 26 km ĝi enfluas apud Waldfischbach-Burgalben en la rivereton Schwarzbach.

La plej granda flankrivero estas la 15,8 km longa rivereto Aschbach, kiu ankaŭ venas el la Palatinata Arbaro. Apud Steinalben alfluas de dekstre la rojon Queidersbach, kiu fontas sur Sickinger Höhe.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Karlstal – mallarĝa natura valo kun pitoreskaj rokoj .
  • Klug’sche Mühle – historia muelejo
  • Unterhammer – iama fermartelejo kaj nuna industrimonumento.
  • Brunnenstollen – tunelo al puto el la jaro 1767
  • Eisenhüttenmuseum – muzeo pri ferfarado

.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]