Törbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moosalp)
Törbel
Blazono de Törbel
Blazono de Törbel
Blazono de Törbel
Törbel
Törbel
Törbel
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 14′ 24″ N 7° 51′ 0″ O / 46.24000 °N, 7.85000 °O / 46.24000; 7.85000 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 24″ N 7° 51′ 0″ O / 46.24000 °N, 7.85000 °O / 46.24000; 7.85000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 508
Areo 17,59 km²
Alteco 1502 m super marnivelo
Poŝtkodo 3923
Komunumkodo 6296
Mapo de Törbel
Mapo de Törbel
Situa mapo de Törbel
vdr

Törbel estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 508 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Törbel situas en Supra Valezo alte super la valo de la rivero Vispa kun bela vido al la valo kaj la Alpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Törbel kaj la setlejoj Burge, Bina, Zen Blattu, Brunnen, Feld, Fura, Hofmatte, Moosalp, kaj Ze Springu. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,59 km², de kiuj 28,4% estas kovritaj de arbaro, 37,9% servas por agrikulturo kaj 2,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Törbel limas en nordo al Bürchen, en nordoriento al Zeneggen, en oriento al Stalden, en sudo al Grächen, en sudokcidento al Embd, kaj en okcidento al Unterbäch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Törbel kondukas veturebla vojo ek de la kantona vojo ek de Stalden. Pere de poŝtaŭtolinio de Törbel al Stalden la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Törbel datiĝas el la jaro 1034 kiel Dorbia. En la jaro 1333 la vilaĝanoj de Törbel liberaĉetis sin de la interezrajtoj, kiuj apartenis al vilaĝaj barnoj. En la jaroj 1392 kaj 1400 estis kreitaj regularoj pri la akvoutilizado. En la jaro 1463 estis fondita la kamparana gildo kaj el la jaro 1507 datiĝas la statuto pri la alpoutilizado. En la jaro 1531 estis farita la civita deklaro kaj en la jaro 1533 malfermita la civitana libro.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]