Morąg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morąg
germane: Mohrungen

Blazono

Blazono
urbo
Morąg (Pollando)
Morąg (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Morąga
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Ostródzki
Komunumo Komunumo Morąg
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 53° 55′ N, 19° 56′ O (mapo)53.91666666666719.933333333333Koordinatoj: 53° 55′ N, 19° 56′ O (mapo)
Areo 6,11 km²
Loĝantaro 14570 (en 2004)
Loĝdenso 2 384,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-300
Telefona antaŭkodo 89
TERYT 6283515084
Estro Tadeusz Zbigniew Sobierajski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. 11 Listopada 9
Poŝtkodo de estraro 14-300
Telefono de estraro 89 757-22-31
Fakso de estraro 89 757-21-20
Komunuma retejo http://www.morag.pl
vdr

Morąg (germane: Mohrungen, prapruse: Marangan) estas urbo en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Ostródzki.

La rekonstruita alo de la kastelo de la Teŭtona Ordeno
La gotika urbodomo en Morąg
La "pogezanoj" kaj "pomezanoj" loĝis ĉe la nuna Morąg; la pli singarda mapo de la prusaj triboj dum la 13-a jarcento laŭ la Encyclopaedia Lithuanica;
grize: la "galindoj" markitaj kiel baltoj, sed ne kiel praprusoj,
la regionoj Sasnia kaj Lubavia markitaj kiel miksitaj praprusaj-slavaj regionoj
La mapo de la bataloj de praprusoj kontraŭ Teŭtona Ordeno dum la 2-a ribelo de praprusoj
La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio.

    Historio[redakti | redakti fonton]

    Historio de Morąg en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

    Sur la terenoj de la hodiaŭa Morąg loĝis la jenaj gentoj de praprusoj: pogezanoj kaj pomezanoj (vidu la apudan mapon). Tiuj terenoj estis la unua parto de la lando de praprusoj liun la Teŭtona Ordeno ekokupis dum la 13a jc ankaŭ helpe de la polaj princoj kaj polaj kavaliroj, ĉefe el Mazovio kaj Pomerio. Laŭ la traktato de Dzierzgoń el la jaro 1249, kiu finis la unuan ribelon de la praprusoj, la terenoj ĝis la rivero Pasłęka ekestis la parto de la teŭtona ŝtato (vidu la apudan mapon). Poste la regiono de Morąg estis sub la regado de teŭtonaj aŭtoritatoj en Elbląg / Elblongo. Ĉirkaŭ la jaro 1280 la teŭtonoj komencis konstrui la lignan gardoturon ĉe la Lago Morąg (nun la lago ne plu estas, ĉar estis sekigita). La kastelon oni konstuis probable sur la etlejo de la praprusoj. Post iom da tempo la kastelo ekestis la sidejo de la teŭtonaj altranguloj. En la jaro 1327 la teŭtona altrangulo Hermann von Öttingen proksime de la kastelo fondis la urbon Morąg laŭ la leĝo de Chełmno. La nova urbo ricevis 108 da lanoj (la germana lano = 7,7 ha, la pola reĝa lano = 27 ha), kaj la unua estro estis Peter von Sumpf. La urbo estis bone lokigita en konvena loko por defendado. De la sudo estis la Lago de Morąg (nun estas tie la superkvejo), de okcidento la rivereto Młyński, de la nordo estis la Stavo Młyński, kaj de la orinto estis artefaritaj du fosaĵoj plenigataj per akvo. En la jaro 1410 Morąg estis okupita de la armeo de pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo kiuj post la venko en la Batalo de Grunwald iris al Malbork - la ĉefurbo de la Teŭtona Ŝtato. Post la dektrijara milito (1454-1466) kiu okazis inter la Teŭtona Ordeno kaj Pollando, de la jaro 1466, la urbo restis en la limoj de la Teŭtona ŝtato, kiu tamen esti la feŭdo de Pollando (vidu la supran mapon). En la jaro 1470 en Morąg mortis la Alta (Supera) Majstro de la Teŭtona Ordeno Heinrich Reuß von Plauen.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Morąg de la 16a jc ĝis la 18a jc[redakti | redakti fonton]

    Sveda diluvo (1655-1660) aŭ Nordia Milito 1655-1660
    La milit-operacoj de la rusia armeo tra neŭtrala teritorio de la Unio de Pollando-Litovio (namata: Respubliko de Ambaŭ Nacioj), dum la Sepjara milito (1756–1763)

    Fine de la 14a jc kaj komence de la 15a jc la urbon oni ĉirkaŭis per la defendmuroj. Post la sekularigo de la Teŭtona Ordeno en la jaro 1525 Morąg apartenis al la Duklando Prusio, kiu ĝis la jaro 1657 estis la feŭdo de Pollando (vidu la supran mapon). Post la nuligo (forigo) de la teŭtonaj vokto-oficoj, de la jaro 1525, Morąg ekestis la sidejo de la princa starosto (distriktestro), kiu regis administre en la distriktoj Morąg kaj Miłakowo. La teŭtona kastelo parte estis malkonstruita, kaj akiritaj brikoj estis uzitaj por konstrui aliaj domoj en la urbo. La urbo dum la sekvaj jarcentoj apartenis la Prusio. En la Sveda diluvo (aŭ Nordia Milito 1655-1660) (vidu la apudan mapon), en la 17a jc dum la tempo de la tramarŝoj de la svedaj taĉmentoj tra la urbo - aperis multaj detruoj. En la jaro 1656 la svedaj soldatoj por rabi malfermadis eĉ la ĉerkojn, ŝteladis la valoraĵojn eĉ ili rabis la vestaĵojn de la kadavroj. Krome la incendio (brulego) de la jaro 1697 faris grandajn detruojn, ekzemple estis bruligita la urbodomo kaj la antaŭurbo kie loĝis la polaj setlantoj. La rekonstruo de la urbo daŭris ĉirkaŭ 50 jaroj, dum kiuj en la urbo estis la stagnado. En la Sepjara milito (vidu la supran mapon) dum la jaroj 1758-1762 Morąg okupadis la rusa armeo.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Historio de Morąg de la 19a jc ĝis la 21a jc[redakti | redakti fonton]

    Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro; en la urbo Morąg francaj taĉmentoj restadis iom en la jaro 1807 kaj iom en la jaro 1812, probable eĉ la pola generalo Jan Henryk Dąbrowski iom restadis en la urbo
    La portreto de Jan Henryk Dąbrowski, pola generalo, nacia heroo kaj kreinto de Polaj Legioj en Italio, probable li restadis en Morąg
    La ilustraĵo de la mezepoka panoramo de Morąg

    Dum la Napoleonaj militoj en la jaro 1807 la urbon okupis la armeo de Napoleono Bonaparte, restadis tie lia marŝalo kiu poste estis Karolo la 14-a Johano (Svedio) (1763-1844) kaj de Norwegio kiel Karolo la 3-a Johano de Norvegio. Probable en Morąg restadis ankaŭ la generalo Jan Henryk Dąbrowski (1755-1818) (vidu la apudan lian portreton), pola generalo, nacia heroo kaj kreinto de Polaj Legioj en Italio. La napoleonaj taĉmentoj denove trapmarŝis la urbon en la jaro 1812. Tiam okazis la konfliktoj inter la urbanoj kaj la soldatoj de la franca armeo. Rezulte de tio la napoleona feldmarŝalo skribe postulis puni la urbanojn, danĝerigante bruligi la urbon. Krome okazadis la incendioj (brulegoj) en la jaroj 1822, 1848, 1858 kaj 1868 kiuj faris malpigrandajn aŭ grandajn detruojn de la urbo. De la 18a jc la urbo estis la sidejo de la distrikto. En la jaro 1939 en Morąg loĝis 7212 da homoj. La 23an de januaro 1945 la taĉmentoj de la Ruĝa Armeo ekokupis la urbon.

    Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
    La malnova urbo kaj urbodomo en Morąg
    La bestrestadejo (bestmakisejo) de la sovaĝa akva birdaro, en la fono videbla Morąg

    En la jaro 1945 la urbo revenis al Pollando laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco (vidu la apudan mapon) la germanoj forlasis Pollandon en la jaro 1945. Al tiuj terenoj venis poloj el la centra Pollando kaj de la aneksitaj orientaj partoj de Pollando fare de Sovetunio. Septembre 1945 en la detruigita kaj preskaŭ senhomigita urbo jam ekfunkciis la gimnazio, oni ankaŭ ekkomencis organizadi la porinstuista liceo, kies la unua direktoro ekestis Bolesław Wytrążek. En la jaroj 2009 kaj 2010 Morąg akiris la titolon de la Somera Ĉefurbo de Varmio kaj Mazurio en la kategorio de la urb-vilaĝaj komunumoj - en la plebiscito de la Gazeto de Olsztyn.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

    Bibliografio:

    Stanisław Archemczyk (2010): Historia Warmii i Mazur, tom 1. Pradzieje-1772 rok, Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.

    Stanisław Archemczyk (2011): Historia Warmii i Mazur, tom 2. Lata 1772-2010, Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.

    Johann Heinrich Friedrich Berlien (1846): Der Elephanten-Orden und seine Ritter, Berlingschen Officin, Kopenhago.

    Leonard Choćko (1829): Histoire des légions polonaises en Italie, sous le commandement du général Dombrowski, tom 1, J. Barbezat, Parizo.

    Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (1996): Warmia Mazury. Przewodnik, Agencja TD, Bjalistoko.

    Andrzej Gąsiorowski (2005): Podróże historyczne i krajoznawcze po pograniczu pruskim 1466–1939, Wydawnictwo Uniwersytetu Warmińsko-Mazurskiego, Olsztyn.

    Małgorzata Jackiewicz-Garniec, Mirosław Garniec (2006): Zamki państwa krzyżackiego w dawnych Prusach, Studio ARTA, Olsztyn.

    Marcin Kuleszo, Barbara Wojczulanis (2001): Warmia i Mazury (Varmio kaj Mazurio). La ilustrita gvidlibro, La Foto-Eldoneja Agentejo Mazurio, Olsztyn.

    Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1885): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 6, Nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Varsovio.

    Andrzej Wakar (1973): Morąg. Z dziejów miasta i powiatu, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.

    Andrzej Wakar (1976): Ostróda. Z dziejów miasta i okolic, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.

    Erich Weise (1969): Neue Deutsche Biographie (La nova germana biografio), Band 8, Duncker & Humblot, Berlino.

    Famuloj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

    La plej famo filo de la urbo Morąg Johann Gottfried Herder

    Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • „Morąg – z dziejów miasta i powiatu” (Morąg - el historio de la urbo kaj distrikto), Pojezierze, Olsztyn 1973.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]