Mora de Rubielos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mora de Rubielos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 568  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 15′ N, 0° 45′ U (mapo)40.253055555556-0.7525Koordinatoj: 40° 15′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 035 m [+]
Areo 166,227935 km² (1 662 2.7 935 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mora de Rubielos (Provinco Teruelo)
Mora de Rubielos (Provinco Teruelo)
DEC
Mora de Rubielos
Mora de Rubielos
Situo de Mora de Rubielos
Mora de Rubielos (Hispanio)
Mora de Rubielos (Hispanio)
DEC
Mora de Rubielos
Mora de Rubielos
Situo de Mora de Rubielos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mora de Rubielos [+]
vdr

Mora de Rubielos [MOra deruBJElos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas precize Mora de Rubielos. La loĝloko dekomence nomiĝis nur Mora, poste Mora de Aragón, kaj, fine oni nomis Mora de Rubielos en 1860.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria.

Ĝi estas je 45 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj mezvoje inter Teruelo kaj La Puebla de Valverde ŝoseo komunikas oriente kun Formiche Alto, kaj poste al El Castellar, Cabra de Mora kaj Mora de Rubielos, la komarka ĉefurbo. Alia itinero el Teruelo estas la A-226 tra Corbalán al Cedrillas kaj poste suden al El Castellar kaj Cabra de Mora.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Gúdar kaj ĉe la supra teritorio de la rivero Mijares borde de la rivero Fuen Lozana. La loĝloko staras je 1035 m super marnivelo. Estas tri tre diferencaj loĝtipoj: nome la kampardomoj, kun loĝantaro esence elmigranta kaj malaperonta; la kvartaloj Santa Lucía, Troya, El Aliagarico, El Plano, La Cuba kaj Los Masecicos; kaj la urba kerno mem.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis setlejoj de Neolitiko kaj de Meza Bronzepoko.

La kastel-palaco.

Dum la Mezepoko, la teritorio de Mora estis konkerita de la trupoj de Alfonso la 2-a de Aragono, kaj ĝis la konkero de Rubielos en 1204 la plej avanca loko de kristanoj fronte al islamanoj de la Regno Valencia. Poste, en 1198 Pedro Ladrón ricevis la lokon kaj la kastelon el Petro la 2-a, sed lia sukcedanto Jakobo la 1-a inkludis ĝin en la baronlandon de Jérica, donante ĝin al sia ekstergeedza filo Don Jaime.

Mora estis okupita de kastilianoj en la Milito de la du Petroj, sed ĝi revenis al Aragono en 1364. Denove la lokon kaj la kastelon oni vendis al la vicgrafo de Cardona, Don Hugo, kiu siavice vendis ilin al Blasco Fernández de Heredia en 1367. Finfine, la stirpo de Fernández de Heredia instaliĝis en la loko kaj ampleksa teritorio kiel senjorlando estis fondita de la Granda Superulo de la Ordeno de Sankta Johaano de Jerusalemo Juan Fernández de Heredia.​ En la loko estis doganejo por la kolekto de impostoj pri la komerco kun Valencio. Fine de la 15-a jarcento la familio Fernández de Heredia plialtigis Mora al titolo de Markizlando kaj en la Milito de Hispana Sukcedo Mora estis partia de Filipo la 5-a de Burbono, kaj ekde tiam estas en la municipa blazono lilifloro.

En la 19-a jarcento estis produktado de lano kaj tekstila industrio. La loko suferis negativajn konsekvencojn pro la Milito de Hispana Sendependigo kaj pro la Karlismaj Militoj, sed tio estis pli forta dum la Hispana Enlanda Milito. Dum la batalo de Teruelo (1937-1938), post la perdo de Andorra kaj Alcañiz, Mora de Rubielos iĝis provinca ĉefurbo de la respublika zono.​ Ĝuste antaŭe la respublikaj militaŭtoritatoj ordonis mortpafadon de ĉirkaŭ 50 propraj respublikaj militistoj en 20a de Januaro 1938, ĉar post unu monato de akra vintra batalo en Teruelo, ili ricevis forpermeson, piediris 56 km ĝis Mora, sed tuj ricevis ordonon reveni, kion ili malakceptis. Finfine la 16an de julio, la trupoj de la frankisma generalo Varela konkeris la lokon.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Mora de Rubielos oni malaltiĝis el pli ol 3 000 ĝis nunaj 1 500 loĝantoj, do oni perdis la duonon, tro por komarka ĉefurbo.

Vidindaĵoj estas la gotika preĝejo de la 15-a jarcento, kvin ermitejoj, la kastel-palaco de fino de la 12-a jarcento kun romanikaj elementoj kaj nun Etnologia Muzeo kaj biblioteko, urbodomo de la 17-a jarcento de herera stilo, portikaroj, la malnova ponto, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]