Moral de Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Moral de Calatrava
Panorámica del municipio de Moral de Calatrava (Ciudad Real).JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13350 [+]
Retpaĝaro www.moraldecalatrava.org
Politiko
Urbestro José María Molina Mecinas (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 5,701  (2010)
Loĝdenso 30 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 50′ N, 3° 35′ U38.830277777778-3.5805555555556Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 38° 50′ N, 3° 35′ U [+]
Alto 671 m [+]
Areo 188,20 km² (18 820 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Termino Municipal de Moral de Calatrava.png
Moral de Calatrava (Tero)
DEC
Moral de Calatrava
Situo de Moral de Calatrava
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Moral de Calatrava [+]
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Moral de Calatrava (Morusujo -kiu aperas en la blazono- de Kalatrava) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas moraleños. La censita populacio en 2010 estis de 5.701 loĝantoj kaj la denseco estas de 30,29 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Moral de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 671 m; je 40 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 188.20 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°49′49″ N 3°34′50″ Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (vinberoj kun averaĝa jara produktado de 15 milionoj de kilogramoj, kaj ankaŭ kvante kaj kvalite elstaras olivoleo; lastatempe irigacio) kaj brutobredado. Konstruado. Rura turismo kun ruraj gastejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prasetlejo en Paleolitiko. Domaro de fiŝkaptitstoj ĉe la rivero Jabalón de la epoko de romianoj, kiam estis kunfluejo de vojoj al Merido (Ekstremaduro) okcidenten kaj al Valencilando orienten. Ŝajne la preĝejo kaj la ermitejo de San Blas estas konstruita sur fundamentoj de iamaj romiaj konstruaĵoj.

Tamen pri la ekzisto de la vilaĝo kiel tia en Mezepoko estas polemiko ĉu jam ekzistis en la epoko de la batalo de Las Navas de Tolosa, 1212. La unua mencio devenas el la 14-a jarcento, nome, laŭ Hervás y Buendía, pemeso por konstrui muelejon ĉe la rivero Jabalón fare de la Superulo Álvarez Pereira al vilaĝano de Moral Pedro Cáceres en 1386. Sed Manuel Corchado Soriano, aliflanke, mencias tiun permesilon, sed notigas, ke tiu Superulo mortis la 15-a de aŭgusto de 1385 en la batalo de Aljubarrota kaj ne eblas trovi la menciitan dokumenton.

Dum la 16a jarcento Moral eble jam estis sufiĉe grava kaj sendependiĝis disde Almagro, kun kiu urbo certe estis konfliktoj.

En 1895 Moral de Calatrava estis proklamita urbo dum regado de la Reĝino Regentino Maria Kristina.[1]

En la unua duono de la 20a jarcento okazis granda florado en agrikulturo kaj industrioj de transformado (vinfarejoj kaj olemuelejoj) kaj demografia eksplodo, favore de la alveno de la fervojo. La elektro alvenis en Moral la 23-a de novembro de 1904.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Festivalo de Teatro de Moral de Calatrava.
Procezio de San Blas.
  • La unua semajnfino de februaro estas kamparfesto de Sankta Blazo al kiu oni mendas la protektadon de la gorĝo. En la ermitejo samnoma je ĉ 3 km direkte al Santa Cruz de Mudela.
  • Kamparfesto de Isidro Labrador, patrono de kamparanoj, la 15a de majo, sed celebrata kutime la plej proksiman semajnfinon. Ĉe ermitejo, sabate nokte kermeso kaj dimanĉe kamparfesto.
  • La unuan duonon de julio ĉiujare Kultura Semajno, kun Festival de Encajeras (puntistinoj). EStas ankaŭ celebro al Sankta Kristoforo, patrono de kondukistoj (ŝtiristoj), celebrata la 10an de julio, kun konkurencoj pri aŭtohaltado, manovroj de kamionoj ktp. Vespere aŭtoparado kaj nokte kermeso.
  • La Sankta Semajno, kun speciala dediĉo al kuirado kaj gustumado de dolĉaĵoj ĉefe frititaj. En procezioj kaj religiaj celebroj elstaras preskaŭ 200 romianoj.

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

La gastronomio de Moral de Calatrava estas bazata en la tradicia manĉa kuirarto. La ajo arriero baziĝas je moruo, terpomoj, pano, bakitaj ovoj, petroselo, ajlo kaj olivoleo. Ankaŭ aliaj pladoj baze sur pano kaj miksaĵo de legomoj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo de Sanĉo Panza (el Kiĥoto) ĉeporde de la "Casa museo ruta Cervantina".
  • La Preĝejo de Sankta Andreo, kiu dum tri jarcentoj estis fortikaĵo kun turo. La kalatravanoj starigis ĝin sur antikva romia fortikaĵo de la 3-a jarcento.
  • Ermitejo de la Virgunlino de la Sjero, kun skulptaĵo de stilo romanika de brunvizaĝa virgulino.
  • Ermitejo de la Virgulino de la Soleco, kun iama konstruaĵo incendiita pro sia plafono de ligno, sed fine de la 19a jarcento rekonstruita, sed ĝuste antaŭ la fino mortiĝis la paginto kaj abandoniĝis la ermitejo dum la 20a jarcento, kiam utilis por aliaj uzoj; nur komence de la 1990-aj jaroj ĝi estis denove restaŭrat kaj inaŭgurata aŭguste de 1994.
  • Ermitejo de Sankta Roĥo, kunpatrono kaj protektoro de la urbo, konstruaĵo simila al tiu de la patronino, kaj simile enhavas verdajn areojn por distrado de geinfanoj, kaj uzata por la celebroj de kermesoj honore al tiu sanktulo.
  • Monaĥejo kaj ermitejo de la Kristo de la Humileco, konstruita de monaĥoj franciskanoj, kun celebro la 14-a de septembro.
  • Ermitejo de Santiago aŭ de Sankta Blazo, je ĉirkaŭ 4 km de la vilaĝo direkte al Santa Cruz de Mudela, ĉiun unuan semajnfinon de februaro. Estas tradicio aĉeti gorĝoringojn kaj ricevi benon post paso ĉe la mantelo de la sanktulo, por akiri protektadon kontraŭ gorĝaj malsanoj.
  • Muzeo Etnologia kaj Arkeologia nome Museo Ruta Cervantina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Publikita en la Gaceta de Madrid (paĝo 551, 15a de februaro de 1895).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]