Morala konscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Morala konscienco, indikas, larĝsence, la kapablon de la homa spirito koni la valorojn, la ordonojn kaj la moralajn leĝojn (fakulto nomata sinderezo), mallarĝsence, male, ilian aplikadon al siaj agoj, kiuj estas tuj realiĝantaj. Nome la kapablo distingi la bonon kaj la malbonon kaj montri la ĝustan vojon.[1]

La morala konscienco senrompeble ligiĝas al la kapablo de la subjekto juĝi sin mem kaj direkti siajn sintenojn, kaj sekve al la sinsekva sento de kontentigo aŭ de kulpo.

Samtempe tiu koncepto “morala konscienco” supozas moralan leĝon absolutan, el kiu la konscienco atingu sian juĝon, kaj kiu loĝu funde de la animo de ĉiu libera aganto kiel vero konfidita.

Tiu koncepto de “morala konscienco" estas alte konsiderata, ĝenerale, ĉe la filozofioj spiritualismaj (kiel tiu de Kartezio, ekzemple), sed estas male neglektata de pensfluoj materialismaj, kiuj preferas interpreti la konsciencon kiel fenomenon psikologian aŭ psikofizikan aŭ neŭrofiziologian.

Origino de la morala konscienco

Laŭ spisritualismaj kaj laŭ komuna percepto la morala konscienco, krom senpera konstato, radikiĝas – laŭ filozofioj kreismaj kiel skolastikuloj kaj filozofioj ekzistadismemajkoranaj – al la natura kreita de la homo kiu ricevas la stampon de la kreinto kaj la konscion "esti ĉion ricevinta",[2] - ĉe raciistoj – en la pura konstato sur kiu fondiĝas la homa civilizo [3]

Laŭlonge de la historio, filozofio konis iujn siajn membrojn kiuj neis la evidenton de la “morala konscienco” aŭ ĝi subtaksis: Nietzsche, ekzemple, ĝin juĝas stratagemo elpensita de la moralo de “febluloj” (nome la formo kiun la moralo ricevas ĉe Sokrato kaj poste, verke de hebreismo kaj kristanismo, ĉe raciismo etika ĝis Kant kaj Hegelo por kontroli la aktivecojn de fortuloj (liberiĝintaj el la ligoj de la morala konscienco).

La morala konscienco estas ankaŭ temo de la naŭcentaj filozofioj. Aparte, ĝi havas esencan rolon en la fenomenologiaj filozofiaj sistemoj, kiu sin difinas kiel la “studo pri la konscienco kiel intenceco”. Laŭ tiu vidpunkto, la konscienco aperas sena je rekta morala konotacio kaj fariĝas koncepto pure gnozeologia (sciteoria). Konscienco kaj kono (kogno) tial strikte parenciĝas, ankaŭ sur la spuro de la psikoanaliza revolucio.

Al la dubantoj, aŭ neantoj, pri la alestiĝo en la homa konscienco de tiu “morala” deviga forto, ĝiaj asertantoj demandas: ĉu la sento pri la bono kaj malbono povas esti nur efiko de determinitaj kulturaj tradicioj? Ĉu ĝi povas esti nur efiko de evoluaj premoj, laŭ opinioj de iuj sociobiologoj? Ĉu la altruista impulso naskiĝas el persona avantaĝo, tipe “mi donas ion al vi por ke vi donu al mi”, kaj el nenio alia? Kaj kio pri la konsciencriproĉo kiam konscienco certas pri antaŭa vola rompo de konscienca voĉo?[4]

Malsama estas la pozicio de Emmanuel Lévinas, ekzemple, kiu subordigas [kvankam la verbo ne tute propras) la konsciencon (aŭ la penson logikan, esencan eron de la esto en la dialektiko de la diritaĵoj, al la responseco rilate aliularon, nome al tiu “etika” dimensio kiu iras trans la esencon, kiu kiel tia ne partoprenas en la regno de la logiko, kaj kiu estas tial antaŭkonscienca (antaŭoriginala aŭ anarkia); en Lévinas, tial, ne estas substanca diferenco inter vorto kaj penso logike formulita. Lévinas, tamen, rekuperas la nocion de konscienco por al ĝi referencigi la riparan sintenon de la justeco.

Hodiaŭ tendencoj relativismaj enkondukas dubi pri la kapablo de la morala konscienco vere kontentige enkonduki la homojn, tiam pensuloj rapidage preferas sin allasi al la malpli oscila momenta opinio aŭ ellaboraĵo laŭ la febla penso, laŭ kiu ne eblas absoluta scio [5]

Morala konscienco ĉe la greka filozofio

Malfacile troviĝas simila esprimo en la grekaj filozofoj, kiuj preferas paroli pri animo aŭ pri kulpo. Eblas vidi parencecon kun morala konscienco en la koncepto de noesis kaj noema, en kiu la “noesis” estas scio-procedo kaj noema estas la scio-dateno akirita. Tamen, estas koncepto ĉiam malantaŭ la vortoj, precipe en diversaj stoikismoj

Morala konscienco ĉe skolastikismo

Ne troviĝas inter la tuteŭropaj aroj da skolastikaj filozofoj de la senombraj mezepokaj universitatoj aŭ studoj ĉe monahejoj kaj katedraloj, voĉo kiu ne akceptus kaj eĉ ne analizus kaj sur ĝi ne fondus la justecon kaj sukceson de la homa civilizo, la moralan konsciencon. Cetere kiel jam ĉe la Patroj de la Eklezio, dialogantaj aŭ interpretantaj la paganajn filozofojn (aparte stoikulojn, kiuj implicite trovis en la homa spirita strukturo la moralan konsciencon. Centoj “sumoj” aŭ similaĵoj tion montras.

Morala konscienco ĉe Kant kaj ideismo

Kant estis filozofia inspiranto de la germana klerismo kaj de ideismaj filozofioj, al kiuj transdonis sian inklinon alte konsideri kaj spekulativi pri la homa morala konscienco.

Laŭ multaj pensohistoriistoj, Kant intencis superi sian samtempajn filozofiojn, de li juĝatajn “metafizikajn”, nome sen antaŭa analizado pri la fontoj kaj kapabloj de la homa scio-fakulto. Kiu ajn estus sia konkludo, Kant trovas kaj esploras kaj ekzaltas la moralan konsciencon: famas lia sentenco: “La ĉelo stelumita super mi, la morala leĝo ene de mi”, kiun li nomas “Kategoria imperativo” pro ĝia nediskutebla altrudiĝo.

Tamen, Kant konstatas la ĉeeston de tiu morala voĉo, sed ne interesiĝas pri ĝia origino kaj racia justiĝo.

Morala konscienco ĉe religioj

Ne estas konata religio kiu, rezonante pri moralo-etiko, ne konsentas pri ĉeesto de tiu voĉo en la homa konscienco.

Katolika Eklezio

La Dua Vatikana Koncilio pri la morala konscienco tiel parolas:

En sia animprofundo la homo malkovras leĝon kiun ne mem donis al si, sed al kiu male mem devas obei kaj kies voĉo, kiu lin ĉiam alvokas ami kaj bonagi kaj forfuĝi la malbonon, kiam necesas klare parolas al la oreloj de la koro [...] . La homo havas reale leĝon stampitan de Dio ene de sia koro [...]. La konscienco estas la nukleo plej sekreta kaj la sanktejo de la homo, kie li sin trovas sole kun Dio, kies voĉo resonas en lia intimo”. (Gaudium et Spes 16).

La Katekismo de la Katolika Eklezio pritraktas la temon evoluigante la instruaĵon de la filozofio skolastika laŭ kiu la konscienco estas juĝo de la praktika racio:

"La morala konscienco al ĝi (al la konscienco) ordonas, je la taŭga momento, plenumi la bonon kaj eviti la malbonon. Ĝi juĝas ankaŭ al konkretajn libervolajn elektojn, aprobante tiujn bonajn, denuncante tiujn malbonajn (n. 1777).

"La morala konscienco estas juĝo de la racio pere de kiu la homa persono agnoskas la moralan kvaliton de la konkreta ago kiu mem estas decidanta plenumi, aŭ plenumota aŭ jam plenumita" (n. 1778).

“Esenca kondiĉo por ke tio okazu estas jena: «esti sufiĉe ĉeeste al si mem por ke oni sentu kaj sekvu la voĉon de sia konscienco»ì" (n. 1779): iu "priserĉo de sia eno tute necesa" (ib.).

“La konscienco estas fakulto de la homa persono kaj la Katekismo de la Katolika Eklezio aldonas ke "la digno de la homa persono kuntrenas kaj postulas la rektanimecon de la morala konscienco" (n. 1780).

"La konscienco permesas surpreni la respondecon de la agoj plenumitaj" (n. 1781).

"La homo rajtas agadi laŭkonscience kaj libervole, por persone morale decidi. Homo eĉ nek estu devigita “agi kontraŭ sia konscienco”, kaj nek malebligita “agi konforme al sia konscienco, precipe en religia elekto" (Dignitatis Humane 3) (n. 1782).

Morala konscienco kaj ĝiaj nebuliĝoj

”Tamen, la konscienco povas indiki sintenojn morale nekorektajn, sed por eviti tion jen iuj fundamentaj kriterioj kiuj povas kapabligi distingi la rektan voĉon de la konscienco:

  • Neniam licas plenumi malbonon por devenigi bonon.
  • La ora regulo: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj. Evangelio laŭ Mateo (7,12).
  • La karitato pasas ĉiam tra la respekto de la proksimuloj kaj de ilia konscienco (nn. 1786-1789)

La morala konscienco povas ankaŭ, sed ne komplete, malklariĝi. La origino de tiu situacio foje estas kaŭzata "kiam la homo ne zorgas pri la vero kaj la bono, kaj kiam la konscienco fariĝas preskaŭ blinda pro kutimo al la peko", nome malobeigo al ĝiaj ordonoj) (cit. el Gaudium et Spes 16; n. 1792).

Estas ankaŭ kazoj de “nevenkebla ignoro” ,rilate moralajn enhavojn, en kiu la konscienco senscie juĝe eraras. Tio povas okazi rilate konkludojn deduktajn el la unuaj moralaj principoj, nome el la natura morala leĝo: ĉar deduktaĵoj perdas ion de evidenta ligo kun la unuaj principoj. Ĉi-kaze “pri la malbono plenumita la persono ne povas esti kulpigita. Tamen ĝi restas malbono, manko, misordo. Necesas, do, klopodi por liberigi la moralan konsciencon el ties erarojn.(n. 1793).

Povas okazi ankaŭ konflikto de moralaj konsciencaj. Pri tio okupiĝas scienco nomata “kazistiko

Hinduismo

En Hinduismo, koncepto tre proksima al tiu de morala konscienco nomiĝas Antarayami, nome la majstro aŭ guruo intima, kiu gvidas la spiritan disĉiplon, manifestiĝante kiel intuicio kiu plenumigas la justan agon. [1].

Generiĝo de la de la morala konscienco

Se por religioj kaj sennombra filozofoj kaj filozofio de ĉiuj epokoj, la morala konscienco estas aŭtonoma voĉo kiu naskiĝas el mem en la eno de la homa menso antaŭ kiu la homo, spite de sia eventuala kontraŭa decido, ne kapablas ĝin forigi, ne mankis kaj ne mankas, precipe en nia epoko, pozicioj kiuj igas la moralan konsciencon pura biologia efiko aŭ ruzo de la evoluo por igi pli facila la evoluon mem.

Niajn tagojn subtenas tiun tezon biologo kaj etologo, krom publikigisto, Richard Dawkins kaj biologo Edorado Boncinelli kaj diversaj sciencistoj, kiel Peter Singer, kiuj emas solvi filozofiajn problemojn per la scienca vojo.[6]

Argumentadoj favoraj al tiu tezo, kaj kontraŭobĵetoj troviĝas ĉe multaj intelektuloj, kaj filozofoj kaj scienculoj: unu por ĉiuj, Francesco Agnoil, Perché non possiamo essere atei, Piemme (Italio), 2009.

Eksteraj ligiloj

Voĉoj lunrilataj

Bibliografio

Referencoj

  1. alivorte:La konscienco estas ĝenerala funkcio de la homa kapablo scii, la morala konscienco estas la aplikado de tiu funkcio al la [[Etiko|etikaj aspektoj.
  2. Kreita “laŭ la bildo de Dio”, Genezo 1,26.
  3. (Kategoria imperativo, hegelon, Sokraton...
  4. Francis Collins, La lingvaĵo de Dio. Esploro pri scienco kaj kredo (The Language of God. A Scientist Presents Evidence for Belief), Sperling & Kupfer, 2007 (2006)
  5. Ne eblas absoluta scio ja jes, sed krom la absoluteco de la principo laŭ kiu ne eblas absoluta scio, obĵetas la kultantoj de la morala konscienco.
  6. Richard Dawkins, The God Delusion,2006; Edoardo Boncinelli, La vita della nostra mente, Laterza, Roma-Bari 2011, ISBN 978-88-420-9712-9; Piergiorgio Odifreddi