Moralaj universalaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hodiaŭaj etikaj universalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Etikaj universalaĵaj parte havas biopsikologian bazon, parte ili estas rezultoj de la historia evoluo. Al la hodiaŭaj moralaj universalaĵoj apartenas:

  • La Ora Regulo ("Kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ ne faru al ili" kaj "Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same" kaj aliaj versioj). La Ora Regulo havas biologian bazon en la instinkta reciproka altruismo.
  • La Tetralogo, t.e. la kvar ĉefaj ordonoj konataj al ĉiuj gravaj religioj kaj moralsistemoj: 1. Ne mortigu, 2. ne adultu, 3. ne ŝtelu, 4. ne mensogu. Tiujn ĉi ordonojn oni trovas interalie en la judismo, kristanismo, islamo, budhismo, sed ankaŭ en multaj aliaj moralsistemoj, i.a. la antikva egipta (inter la 42 ordonoj de "Maat Arkivigite je 2005-04-06 per la retarkivo Wayback Machine"), babilona k.t.p. Pliajn detalojn vd. pli sube.

Oni priatentu, ke la ordonoj, prenitaj kiel io absoluta, estas tro rigidaj, tiel ke prave en ĉiu kulturo ekzistas specifaj limigoj de ĉiuj tiuj ordonoj.

Ekzemplaj ordonokatalogoj de diversaj moralsistemoj[redakti | redakti fonton]

  • Antikva egipta religio: El la 42 ordonoj de Maat: 1. Ne mortigu, 2. ne adultu, ne seksperfortu, 10. ne ŝtelu, ne prenu tion, kio ne apartenas al vi, 14. ne faru falsan ateston, ne subtenu malĝustajn asertojn, 15. ne mensogu, 27. ne poluu la akvon aŭ la teron, 28. ne vane menciu la nomon de dio, 32. ne deziru la havaĵojn de via najbaro, 34. memoru kaj observu la sanktajn tagojn.
  • Budhismo: Ordonoj por ĉiuj: 1. Ne mortigu, 2. ne ŝtelu, 3. ne mensogu, 4. ne seksumu kun la edzino de iu alia viro, 5. ne drinku ebriigajn drinkaĵojn. Pliaj ordonoj por monaĥoj : 1. Ne manĝu je malpermesitaj tempo, 2. ne partoprenu en amuzaĵoj (dancado, kantado, muziko, aktorado), 3. ne uzu florkronojn, parfumojn, ornamaĵojn, 4. ne dormu en altaj kaj larĝaj litoj, 5. ne akceptu oraĵojn kaj argentaĵojn.
  • Judismo: Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. Ne mortigu. Ne adultu. Ne ŝtelu. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston. (Eliro 20.13-17)
  • Kristanismo: Kaj jen unu viro, veninte al li, diris: Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon? Li diris al li: Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn. Li diris al li: Kiujn? Kaj Jesuo diris: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Amu vian proksimulon kiel vin mem. (Sankta Mateo 19.16-19)
  • Islamo: Via Sinjoro dekretis, ke vi nur adoru Lin kaj ke vi estu ĝentilaj al la gepatroj. Se unu el ili aŭ ambaŭ atingas maljunan aĝon che vi, ne diru al ili: "Fi" kaj ne riproĉu ilin, sed parolu al ili respekteme kaj mallevu sur ilin la flugilon de la submetiĝo, kaj diru: "Mia Sinjoro, havu kompaton al ili, kiel ili zorgis pri mi, kiam mi estis etulo".- Ne mortigu viajn idojn pro timo de la malriĉeco. Ni provizas por ili kaj por vi. Vere, mortigi ilin estas granda peko. Ne alproksimiĝu al la adulto; tio vere estas hontindaĵo kaj malbonega vojo. Ne mortigu la vivon, kiun Dio faris neneniiginda, krom el justa kaŭzo. Se iu estas mortigita maljuste, Ni donis la rajton postuli repagon, tamen li ne transpaŝu la limojn pri la mortigo, ĉar li havas ja helpon en la leĝo. Ne alproksimiĝu al la propraĵoj de la orfo, krom por lia utilo, ĝis li atingos la plenaĝon, kaj plenumu la interkonsenton, ĉar pri la interkonsento vi devos responsi. (Korano 17.24-25, 32-36) - Tiuj, kiuj ne atestas falson … estos rekom­pencitaj per la plej alta rango en la para­dizo. (Korano 25.72 kaj 25.76) - Ne malpliigu la propraĵon de la homoj kaj ne estu krimuloj sur la tero, estigante malpacon. (Korano 26.184)
  • Deklaracio pri tutmonda etiko: La kerno de la Deklaracio pri tutmonda etiko estas la kvar ĉefaj ordonoj: Ne mortigu, ne ŝtelu, ne mensogu, ne adultu. La Deklaracio estas subskribita de reprezentantoj de jenaj religioj: bahaanoj, Brahma Kumaris, budhismo (mahajana, teravada, vaĝrajana, zen), kristanismo (anglikana, ortodoksa, protestanta, romkatolika), diversaj indiĝenaj religioj (Akuapim, Yoruba, k.a.), hinduismo (i.a. Vedanta), interreligiaj organizaĵoj, islamo (sunaisma, ŝijaisma), Ĝajnismo (digambara, ŝvetambara), judismo (konservema, reformema, ortodoksa), novpaganoj, siĥismo, taoismo, teozofoj, zoroastranoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]