Morales de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morales de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47811
Demografio
Loĝantaro 131  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 5° 10′ U (mapo)41.859722222222-5.1719444444444Koordinatoj: 41° 52′ N, 5° 10′ U (mapo) [+]
Alto 746 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Morales de Campos (Provinco Valadolido)
Morales de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Morales de Campos
Morales de Campos
Situo de Morales de Campos
Morales de Campos (Hispanio)
Morales de Campos (Hispanio)
DEC
Morales de Campos
Morales de Campos
Situo de Morales de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Morales de Campos [+]
vdr

Morales de Campos [moRAles deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Morales de Campos estas etimologie komprenebla kiel Morusarboj de Kampoj.

Morales de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Strato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis 60 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 54 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]