Morata de Jiloca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morata de Jiloca
Morata de Jiloca, Zaragoza, España, 2014-01-08, DD 12.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50344 [+]
Demografio
Loĝantaro 250  (2022) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 1° 35′ U (mapo)41.2480119-1.5869308Koordinatoj: 41° 15′ N, 1° 35′ U (mapo) [+]
Alto 619 m [+]
Areo 23,086249 km² ( 230 8.6 249 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Morata de Jiloca
Situo de Morata de Jiloca

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Morata de Jiloca [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Morata de Jiloca [moRAta deĥiLOka] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Pordego kun bildo de Sankta Marteno disdividanta sian mantelon.
Mudeĥara detalo de la pordego.

Morata de Jiloca estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Velilla de Jiloca kaj Fuentes de Jiloca.

La loĝloko Morata de Jiloca mem estas je 96 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 619 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Jiloca estante la kvara loĝloko tie antaŭ la enfluejo de la rivero ĉe Calatayud.

Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 kiu venas el Sorio. La plej proksimaj loĝlokoj estas Velilla de Jiloca kaj Fuentes de Jiloca.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Estis kastelo en la 14-a jarcento. Dum la Milito de la du Petroj, la kastilianoj klopodis kapti ĝin, sed malsukcesis kaj bruligis la loĝlokon.

En la 18-a jarcento estis farunmuelejoj. Poste unu iĝis elektrejo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Morata de Jiloca kie oni malaltiĝis el 1 247 en 1930 (tiam estis kelkaj disaj domaroj) ĝis nunaj 260 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la belega mudeĥara preĝejo de Sankta Marteno, ruinaj restaĵoj de la kastelo, trietaĝa arkara palaco, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]