Mordeĥaj Gebirtig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mordeĥaj Gebirtig
Mordechaj Gebirtig.jpg
Persona informo
מרדכי געבירטיג
Naskiĝo 4-an de majo 1877 (1877-05-04)
en Krakovo
Morto 4-an de junio 1942 (1942-06-04) (65-jara)
en Krakova geto
Lingvoj jido [#]
Ŝtataneco PollandoDua Pola Respubliko [#]
Partio Bundo [#]
Subskribo Mordeĥaj Gebirtig
Profesio
Okupo poeto • komponistolignaĵisto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Mordeĥaj GEBIRTIG (jide מרדכי געבירטיג; naskiĝis la 4-an de majo 1877 en Krakovo, mortis la 4-an de junio 1942 en krakova geto) estis juda poeto, komponisto kaj kantisto, profesie lignaĵisto.

En printempo de 1942 li estis lokita en la krakovan geton kaj kelkajn monatojn poste mortpafita dum pelado al vagonoj, per kiuj germanoj devis forveturigi judojn al Bełżec. En la sama tago pereis ankaŭ liaj edzino kaj du filinoj[1].

Gebirtig en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kantoj de Mordeĥaj Gebirtig estis kelkfoje eldonataj en Esperanto. En 2011 aperis la libro La hejmon havis mi… kun traduko de 17 kantoj far Mikaelo Bronŝtejn[2]. En 2019 por la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estis eldonita pli granda kolekto Adiaŭ, Krakovo! kun originalaj jidlingvaj kantoj, muziknotoj, fotoj kaj tradukoj de Bronŝtejn.

La 15-an de decembro 2019 Bjalistoka Esperanto-Societo organizis la koncerton Hej, klezmeroj! en la Granda Sinagogo de Tykocin, en kiu la ensembloj Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco Bjalistoko prezentis dek kantojn de Gebirtig en jido, Esperanto kaj la pola[3][4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]