Mordeĥaj Kaplan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mordeĥaj Kaplan
Mordecai Kaplan.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1881 (1881-06-11)
en Švenčionys, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto 8-an de novembro 1983 (1983-11-08) (102-jara)
en Novjorko
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono
Alma mater Universitato Kolumbio • Urba Kolegio de Nov-Jorko • Juda Teologia Seminario de Usono
Familio
Infano Judith Kaplan Eisenstein
Profesio
Profesio eseisto • rabenotradukistofilozofo • taglibro-verkisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Mordeĥaj Kaplan (angle: Mordecai Menahem Kaplan; naskiĝis la 11-an de junio 1881 en Švenčionys, La Rusa Imperio; mortis la 8-an de novembro 1983 en Nov-Jorko, Usono) – filozofo, reformisto de judismo, ĉefkreanto de rekonstruisma judismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Švenčionys en la Rusa Imperio (nun Litovio), en 1889 elmigris kun la familio al Usono. Komence ligita kun Ortodoksa Judismo. En 1902 finis Judan Teologian Seminarion (ligita kun konservisma judismo) kaj iĝis rabeno. Sep jarojn poste eklaboris en la seminario kiel dekano lekciante la arton prediki, Midraŝon kaj filozofion de religio. En la jaroj 1917-1922 kunkreis Judisman Centron, kie ankaŭ laboris kiel rabeno. Lia libro Judismo kiel civilizacio (1934) iĝis manifesto de rekonstruisma judismo.

Mordeĥaj Kaplan estis favora al liberalismo pri kredo, samegaleco de virinoj en la ĉiutaga vivo kaj liturgio, konvencieco de la ideo pri Dio kaj agnosko de la rolo de diasporo (kontraŭulo de radikala cionismo). En la 60-aj jaroj estis ekskomunikita de konservistoj kaj en 1968 forlasis konservisman judismon kreante rekonstruisman judismon.