Mordvio

| Subjekto de Rusia federacio | |
| Flago | Blazono |
| respubliko de Rusio • Federacia strukturo de Rusio | |
|---|---|
| Administrado | |
| Federacia regiono | Ĉevolga federacia regiono |
| Ĉefurbo | Saransk |
| Guberniestro | Artjom Zdunov (ekde 18-a de novembro 2020) |
| Fondita | 10-a de januaro 1930[1] |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 834 755 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[2] |
| Loĝdenso | 32 loĝ./km² |
| Oficialaj lingvoj | Erzja, Mokŝa, rusa |
| Etnoj | rusoj (53,2 %) mordvoj (39,9 %) tataroj (5,2 %) (Stato: 2010) |
| Geografio | |
| Areo | 26 128 km²[3] |
| Pliaj informoj | |
| Horzono | UTC+3 |
| Poŝtkodoj | 430000–431999 |
| Aŭtokodoj | 13, 113 |
| OKATO | 89 |
| ISO 3166-2 | RU-MO |
| Retpaĝaro | www.e-mordovia.ru |
Mordvio aŭ Mordvujo estas respubliko (federacia subjekto) de Rusio fondita en 1930. Ĝi akceptis sian nomon de etno mordvoj, kiu laŭ tutrusia popolnombrado de 2002 reprezentanta nur 32 procentojn de tuta regiona loĝantaro — plimulto estas la 61 procentoj de rusoj al kiuj aldoniĝas 6 procentoj da tataroj.
Parolantoj de du mordvaj lingvoj (erzja kaj mokŝa) en pasintaj jarcentoj estis pli premataj asimiliĝi al rusa kulturo ol ĉirkaŭaj etnoj, kaj nuna etna disdivido de la regiono montras tiun fakton.[mankas fonto]
Laŭ la stato de 2021 en la regiono vivis 778 965 loĝantoj sur areo de 26 200 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 30 loĝantoj/km². Ĉefurbo de la respubliko estas urbo Saransk (310 898 loĝantoj en 2024).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]
En 2015 Mordvio enhavis ĉirkaŭ 800 mil loĝantojn, el ili 61,2 % estis urbanoj. Ekde tiam la nombroj de loĝantoj tendence malkreskis.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Mordvio estas tri oficialaj lingvoj:
Lastaj du lingvoj apartenas al mordva lingvaro; ili havas oficialan statuson nur en Mordvio. Mordvio estas plej proksima al Moskvo regiono kun alia (ne-rusa) oficiala lingvo.
Mokŝa lingvo estas parolata ĉefe en okcidenta kaj centra partoj de Mordvio, erzja lingvo estas parolata ĉefe en orienta parto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ als Mordvia aŭtonoma teritorio ene la RSFSR
- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombroj kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Ĉefurbo: Saransk
Urba distrikto: Saransk
Municipaj distriktoj: Ardatova | Atjurjeva | Atjaŝeva | Bolŝebereznika | Bolŝeignatova | Ĉamzinka | Dubenka | Elnika | Insara | Iĉalka | Kadoŝkina | Koĉkurova | Kovilkina | Krasnoslobodska | Lambirja Romodanova | Ruzaevka | Staroŝajgova | Temnikova | Tenjguŝeva | Torbejeva | Zubovopolana

