Saltu al enhavo

Morena grundokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Morena grundokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Metriopelia
Specio: Morena grundokolombo M. morenoi
Metriopelia morenoi
(Sharpe, 1902)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Morena grundokolombo (Metriopelia morenoi) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiuj inkludas kolombojn kaj turtojn.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemia de nordokcidenta Argentino.[1][2]

La grundokolombo de Moreno troviĝas nur en moderklimataj kaj punaaj herbejoj karakterizitaj per kakto, arbustaro kaj ĉe pli malalta alteco disaj arboj. En alteco ĝi varias de almenaŭ 1 800 ĝis 3 200 m.[3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Morena grundokolombo kaj ĝia frata specio Nudvizaĝa grundokolombo (Metriopelia ceciliae) estis iam metitaj en la genron Gymnopelia.[4] Ĝi estas monotipa.[1]

La grundokolombo de Moreno estas proksimume 17 cm longa. La supraj partoj de la plenkreskulo estas plejparte tre brunaj kun grizecaj kapo kaj ŝultroj. Ĝia gorĝo estas helgriza malhelgrize al brungriza en la brusto kaj ventro, sablokolora ĉe la pugo, kaj ruĝecbruna ĉe la subvostaj kovriloj. La eksteraj vostoplumoj estas nigraj kun blankaj pintoj. Ĝia okulo estas blua ĉirkaŭita de heloranĝa nuda haŭto kiu siavice estas ĉirkaŭita de maldika nigra linio. Ambaŭ seksoj estas esence similaj krom ke la okulĉirkaŭaĵo de la ino estas pli pala. La plumaro de la junulo estas simila al tiu de plenkreskuloj, sed multaj plumoj havas ruĝecajn bordojn.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 IOC World Bird List (v 11.2) (July 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
  2. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutita el [1] Alirita la 25an de Aŭgusto, 2021
  3. 3,0 3,1 Baptista, L. F., P. W. Trail, H. M. Horblit, P. F. D. Boesman, kaj E. F. J. Garcia (2020). Bare-eyed Ground Dove (Metriopelia morenoi), versio 1.0. en Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [2] Alirita la 16an de Septembro, 2021
  4. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [3] Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021