Morfologio (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Morfologio en biologio estas studo pri la eksteraj formoj kaj strukturoj de la materio, pli speciale de la animaloj kaj vegetaĵoj, de iliaj organoj aŭ organpartoj.

Sudbdisciplinoj[redakti | redakti fonton]

Priskriba morfologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kompara anatomio.

Priskriba morfologio estas respondeca por la priskribo kaj komparo de organikaj formoj (vidu artikolo Kompara anatomio).

Teoria morfologio[redakti | redakti fonton]

La teoria morfologio havas kiel ĉefa celo la studon de la morfologiaj limoj.[1] La modelo deDavid M. Raup por la konstruo de la morfospaco de la konkoj de la gastropodoj estas unu el la ekzemploj pli elstaraj. [2] La morfometrio estas branĉo de la teoria morfologio respondeca por kvantigi la morfologio de la organismoj, reduktante la specimenoj al nombra abstraktaĵ. La iloj de modeligado pli uzataj por tio estas la patroneaj logaritmoj, la fraktala geometrio kaj la ĉelaj aŭtomatoj.

Funkcia morfologio[redakti | redakti fonton]

La funkcia morfologio traktas la studon de la organika formo kaj la karakterizaĵoj rilate al la funkcio. Inter siaj reprezentantoj plej elstaraj estas D.D. Davis kaj David Wake.

Evolua morfologio[redakti | redakti fonton]

La evolua morfologio trankas la studon de la organikforma historio. Rupert Riedl estas unu el la reprezentantoj plej elstaraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raup, David and Steven M. Stanley. 1978. Principles of Paleontology : Second EditionISBN 0-7167-0022-0
  2. Raup, D.M. 1966. Geometric analysis of shell coiling: general problems. Journal of Paleontology 40: 1178-1190.