Morfosintakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La morfosintakso estas tiu parto de la gramatiko, kiu ampleksas la morfologion kaj la sintakson. Temas pri la gramatiko en malvasta senco, sen la fonologio, kiu en pli vasta senco ankaŭ kalkuleblas parto de la gramatiko.

Ĉar la diferencigo inter morfologio kaj sintakso ne ĉiam facilas (frazokonstruo kaj lingvaj formoj proksime interrilatas), kreiĝis la tegmenta termino "morfosintakso" por ampleksi ambaŭ konceptojn.

Principe tamen morfosintakso estu la konkretigo de sintaksaj funkcioj per morfologiaj rimedoj. En lingvoj karakterizitaj per gramatikaj kazoj tiaj rimedoj estas precipe la fleksiaj sufiksoj, ekzemple la finaĵo -M en la latina vorto ROSAM aŭ la finaĵo -N en la esperantlingva vorto ROZON indikas la akuzativon kaj montras, ke "rozo" estas gramatika objekto de la koncerna frazo. Aŭ la finaĵo -ami en la pola vorto psami (nominativo psy ,hundoj') indikas la instrumentalon (,per la hundoj').


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • U. Wandruszka: Syntax und Morphosyntax (germane). Tübingen 1997.
  • U. Wandruszka: Morphosyntax. In: Lexikon der romanistischen Linguistik (germane: "leksikono de romanistika lingvoscienco"). volumo 1, 2007.